Public-domain ebook
Robinsono Kruso
by Daniel Defoe
Language: eo349 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Adventure·Novels
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #11511.
Public-domain ebook
by Daniel Defoe
Language: eo349 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Adventure·Novels
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #11511.
The opening · free to read
Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankoraŭ estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas ĵeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj ĉio Babeliĝas, se ne Pandemoniiĝas. Ja ne eblas, ke ĉiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por ĉiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla.
Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskiĝis el la kerno de ĉiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaŭ sengramatika.
Ĉi tiu Esperanto klasiko, “Robinsono Kruso”, estas ioma atingaĵo por Amerika entrepreno, ĉar ĝi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita ĉi tie. Ĝi estas entreprenita fervore kaj kreita laŭkapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:
William D. Chandler, “Ĉefmonhelpanto”. Prof. E. V. Huntington, Harvard University. Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School. Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement. Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem. Kambriĝa Klubo. J. M. Connolly, M. D. Mr. W. L. Church. Mr. G. W. Lee. Dr. W. G. Nowell. Mr. L. B. Luders.
Kredante, ke ĉi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la “Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo,” ni kore prezentas ĝin al la tuta legantaro.
R. W. MASON.
[Antaŭparolon tradukis el la angla William Patterson.]
La aŭtoro de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion.
Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kaŭzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.
Lia politikaj verkoj kaŭzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj:
Nenies sorto estis pli diversa ol la mia: Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.
Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”
Ĉi tiu traduko estas de “Robinson Crusoe” de la “Altemus’ Young People’s Library Edition”.
Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.
Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.
Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.
Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.
Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.
Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.
La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”
Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciiĝi, ĉar mi estis ofendita pro tiu-ĉi malĝentila parolado. Mi multe pensis; ĉu iri hejmon, aŭ ĉu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta.
Kiel estis mia sorto travive, ĉiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestaĵon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris.
Sed nun, mi havis pli malbonan ŝancon ol iam, ĉar, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en ŝipeto, plenĉase alproksimiĝis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraŭ tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimiĝis, kaj certiĝis ke baldaŭ, ili atingos nian ŝipon.
Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kaŭzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daŭrigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimiĝante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia ŝipo, kaj ektranĉis la velojn, kaj ekfaris ĉiuspecajn difektaĵojn. Tial, post kiam dek el niaj ŝipanoj kuŝas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis.
La ĉefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabaĵon, al haveno okupita de Maŭroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue juĝis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis ŝanĝo en mia vivo, kiun mi neniam antaŭvidis. Ho ve! kiom mia koro malĝojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri “Adiaŭi” kiam mi iris surmaron, aŭ sciigi tion, kion mi intencas fari!
Tamen, ĉio, kion mi travivis tiam, estas nur antaŭgusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.
Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberiĝi; sed la espero nelonge daŭris, ĉar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aŭ dufoje ĉiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfiŝojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, ĉar ni estas rapidaj ĉe tia sporto, kaj tial li pli kaj pli ŝatis min.
Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fiŝoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgaŭtage, kiam la suno leviĝis, nia boato estas enmaro almenaŭ dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni ĉiuj tre bezonis nutraĵon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanĝere reatingis la terbordon.
Kiam la Turko sciiĝis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoj por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.
Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).
Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.” Li do alportis kesto kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti.
La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.” Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi intencas fiŝkapti.
Nun, mi pripensis, tiu-ĉi estas mia okazo liberiĝi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Maŭron ĉirkaŭ la talio, kaj elĵetis lin el la boato.
Malsupren li falis! sed baldaŭ reaperis por ke, li povis naĝi kvazaŭ anaso. Li diris, ke li volonte irus ĉirkaŭ la mondo kun mi, se mi enprenus lin.
Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reeniĝos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, “Vi facile povas naĝi alteron se vi tion deziras; tial, rapidiĝu tien; plie, se vi reen alproksimiĝos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, ĉar, mi de nun intencas esti libera viro.”
Tiam li eknaĝis, kaj sendube sendanĝere atingis la terbordon, ĉar la maro estis tre trankvila.
Unue, mi intencis kunpreni la Maŭron kun mi, kaj naĝigi Zuron alteron; sed la Maŭro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.
Post kiam li foriĝis, mi diris al Zuro, “Se vi ĵuros, ke vi estos fidela al mi, vi iam fariĝos grava viro; se vi ne ĵuros, mi certe ankaŭ vin elĵetos el la boato.”
La knabo tiel dolĉe ridetis, kiam li ĵuris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro.
Dum ankoraŭ ni povis vidi la Maŭron (survoje alteren) ni antaŭen iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la influejo de la markolo, ĉar neniu velveturis al la suda marbordo, ĉar tie loĝas gento da homoj, kiuj laŭ sciigoj, mortigas kaj manĝas siajn malamikojn.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.