Public-domain ebook
Mark Twain: Tri Noveloj
by Mark Twain
Language: eo371 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Short Stories·Humour
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #17945.
Public-domain ebook
by Mark Twain
Language: eo371 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Short Stories·Humour
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #17945.
The opening · free to read
Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzajxoj.
Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo, ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj antauxkonsentis resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi gxin en du malsagxajxojn per la plenumo de la komenca decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis mi kiu postulis la plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi cxi-poste raportas.
Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en tiea kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas korpomovon--cxar cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejxorado de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian korpon aliigxi palpebrumtempe en tremetantan jxeleon pro la subita bruacxo de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis kio kutime okazas? Cxu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprocxis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.
La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam sxi ekkriis:
"Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."
Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon.
Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.
Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice, li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro.
Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:
"Mi rakontos al vi mian historion."
Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton.
Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj.
Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi diris al sxi ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--"
La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo:
"Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."
"Cxesu plendacxi. Necesis sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi faris vian plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu sercxfosadi."
Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:
"Tio estas tempomalsxparo. Li malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."
"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante sian lanternon dum la kurado.
La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.
Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi suspektis la soldatojn.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.