Public-domain ebook
La Sinjorino el la Maro
by Henrik Ibsen
Language: eo357 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Plays/Films/Dramas
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #19182.
Public-domain ebook
by Henrik Ibsen
Language: eo357 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Plays/Films/Dramas
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #19182.
The opening · free to read
(La domo de doktoro Wangel. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.)
(Ballested, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)
(Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi metas sur la tablon.)
BOLETTE Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri?
BALLESTED Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas fremdulojn vizite hodiaux?
BOLETTE Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li venis al la urbo cxi-nokte.
BALLESTED Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto cxi tie antaux kelkaj jaroj?
BOLETTE Jes. Gxuste li.
BALLESTED Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove.
BOLETTE Gxuste tial ni deziras flagi.
BALLESTED Jes, estas ja vere konvene.
(Bolette iras en la gxardenan cxambron.)
(Iom poste Lyngstrand venas laux la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.)
LYNGSTRAND (de ekstere de la hegxo) Bonan matenon.
BALLESTED (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron --
LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi.
BALLESTED Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo?
LYNGSTRAND Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru?
BALLESTED Vi eble volas rigardi?
LYNGSTRAND Jes, mi ege volus.
BALLESTED Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimigxu.
LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.)
BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.
LYNGSTRAND Mi ja vidas.
BALLESTED Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi modelon.
LYNGSTRAND Cxu estu ankaux figuro?
BALLESTED Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino.
LYNGSTRAND Kial sxi estu duone morta?
BALLESTED Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.
LYNGSTRAND Nu, tiel.
BALLESTED Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri.
LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon?
BALLESTED Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino".
LYNGSTRAND Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio.
BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble?
LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas?
BALLESTED Jes.
LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans Lyngstrand.
BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi estas longe logxinta cxi tie?
LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.