Public-domain ebook
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Language: eo692 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Crime, Thrillers and Mystery·Novels
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #24145.
Public-domain ebook
Language: eo692 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Crime, Thrillers and Mystery·Novels
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #24145.
The opening · free to read
Sinjoro Utterson, la legxisto, estis homo kun malglata vizagxo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. CXe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laux lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmangxa vizagxo, sed pli ofte, kaj lauxte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis gxinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li gxuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaux kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riprocxi.
--Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laux sia propra maniero.--En tiu cxi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili dauxrigis viziti lian cxambraron, li neniam elmontris ecx nuancon de sxangxo en sia mieno.
Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, cxar ecx en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj ecx liaj amikigxoj sxajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.
Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu legxisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aux tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan tauxgecon cxe sia objekto. De tio sendube naskigxis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1], lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aux kiun temon komunan al ambaux ili povis trovi, tio estis por multaj personoj <<nukso por fendi>>. Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj cxiudimancxaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, sxajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla sengxenigxo la alvenon de amiko. Malgraux tio, la du viroj plej alte sxatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la cxefa juvelo de cxiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed ecx malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu gxui ilin neinterrompate.
Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed gxi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l' semajno[2]. SXajne la logxantoj cxiuj bone prosperadis, kaj cxiuj vetesperis sukcesi ankoraux pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketajxoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.
Ecx dimancxe, kiam gxi vualis siajn pli brilacxajn cxarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja cxirkauxajxo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj fresxe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunajxoj, sia gxenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj placxis la okulon de la preteriranto.
Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj gxuste cxe tiu punkto ia malbonauxspica masivo de konstruajxoj eltrudis sian gablon[3] super la straton. GXi estis duetagxa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo cxe la malsupra etagxo kaj blinda kvazauxfrunto de makulita muro cxe la supra; kaj portis en cxiu trajto la signojn de dauxra kaj avaracxa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la sxtupoj; la lerneja knabo provadis sian posxtrancxilon sur la muldajxoj, kaj en la dauxro de preskaux tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aux por ripari iliajn ruinigajxojn.
S-ro Enfield kaj la legxisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis gxuste kontraux la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.
--CXu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, --gxi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.
--CXu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda sxangxo de vocxo. Kaj kio estis tio?
--Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. --Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko cxirkaux la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj cxiuj logxantoj estis dormantaj--strato post strato, cxiuj iluminitaj kvazaux por procesio, kaj cxiuj tiel malplenaj kiel pregxejo--gxis fine mi enigxis en tiun staton de mento, en kiu oni auxskultas kaj auxskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laux bona marsxpasxado, kaj la alia, knabino eble ok aux dekjara, kuranta tiel rapide, kiel sxi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaux, ja suficxe kompreneble, kunfrapigxis unu kontraux la alian cxe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; cxar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis sxin kriegantan sur la tero. Tio, auxdata, estas nenio, sed vidata, gxi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaux iu malbenita Juggernaut. <<He! haltu!>> mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l' nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo cxirkaux la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontrauxstaron, sed li jxetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke gxi sxvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaux aperis la kuracisto, por kiu oni estis sxin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli gxuste timigita, laux la diro de lia ostosegista mosxto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam cxe la unua vido, la viracxo inspiris en mi nauxzon. Ankaux la familio de la knabino sxajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laux la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala agxo aux koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni cxiuj: cxiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto nauxzigxas kaj blankigxas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, cxar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni jugxis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintajxo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono gxis la alia. Ke, se li havas amikojn aux kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, cxar ili estis sovagxaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizagxoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridacxa trankvileco--timigita tamen ankaux, mi povis rimarki--sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.
--Se vi elektas fari profiton el tiu cxi okazintajxo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi. CXiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu vian sumon. --
Nu, ni suprentordis lin gxis 100 funtoj por la familio de la knabino; li videble volis kontrauxstari; sed cxe ni cxiuj estis io, kio minacis al li nenion bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la pordo? Li eltiris sxlosilon el la posxo, eniris kaj tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj cxeko je Coutts[4] por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam cxi tio estas unu el la punktoj de mia rakonto, sed gxi estis nomo almenaux tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur gxi ne estis falsajxo. Mi permesis al mi la liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero sxajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la cxeko de alia homo por preskaux cent funtoj. Sed li estis tute trankvila kaj mokrida.
--Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi gxis la bankoj malfermigxos, kaj tiam mi mem monerigos la cxekon.
Tial ni cxiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la restajxon de la nokto en mia cxambraro; kaj, la sekvintan matenon, post kiam ni mangxis, ni iris kune al la banko. Mi mem prezentis la cxekon kaj diris, ke mi havas cxiun kauxzon por kredi, ke gxi estas falsajxo. Sed tute ne. La cxeko estis vera.
--Tut-tut![5] diris S-ro Utterson.
--Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield. Jes, estas malbona afero. CXar mia homo estis tia, kun kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la persono, kiu skribis la cxekon, estas la vera esenco de la konveneco, fama ankaux, kaj (kio pli malbonigas la aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas <<la bono>>. Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn malsagxajxojn de sia juneco. La Domo de la Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruajxon kun la pordo. Kvankam ecx tio ja ne suficxas por klarigi cxion--li aldonis; kaj cxe tiuj vortoj, li enrevigxis.
El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro Utterson:
--Kaj vi ne scias, cxu la tratinto de la cxeko logxas tie?
--Versxajna loko, cxu ne? respondis S-ro Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li logxas cxe iu placo.
--Kaj vi neniam demandis pri ... la loko kun la pordo? diris S-ro Utterson.
--Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo. Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; gxi tro inklinas al la stilo de la Lasta Jugxo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaux ekirigi sxtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la sxtono, ekirigante aliajn sxtonojn, kaj baldaux iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta gxardeno, kaj la familio devas sxangxi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi regulon, ke, ju pli afero sxajnas stranga, des malpli mi demandojn faras.
--Kaj, vere, tre bona regulo gxi estas, diris la legxisto.
--Sed mi esploris la lokon mi mem, dauxrigis S-ro Enfield. GXi apenaux sxajnas domo. Ne trovigxas alia pordo, kaj neniu en- aux eliras per tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia aventuro. Estas, en la supra etagxo, tri fenestroj, kiuj rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas cxiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo, kiu gxenerale eljxetas fumon; tial iu sendube logxas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; cxar la konstruajxoj tiel sin interpremas cxirkaux la korto, ke malfacile estas diri, kie unu finigxas kaj alia komencigxas.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.