Public-domain ebook
La Mirinda Sorĉisto de Oz
Language: eo468 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Children & Young Adult Reading·Adventure
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #31348.
Public-domain ebook
Language: eo468 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Children & Young Adult Reading·Adventure
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #31348.
The opening · free to read
Doroteo logxis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, cxar la ligno per kiu gxi estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per cxaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan cxambron; kaj en tiu cxambro estis rustaspekta kuirforno, sxranko por la teleroj, tablo, tri aux kvar segxoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo-- kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kasxi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis suficxe forte por detrui cxiun konstruajxon renkontitan. Oni atingis tiun kasxejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de gxi sxtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.
Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj cxirkauxrigardis, sxi povis vidi nur la grandan grizan kamparon cxiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la largxan ebenajxon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la cxielo en cxiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el gxi grizajxon tra kiu estis fendetoj. Ecx la herbaro ne verdis, cxar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj gxis ili estis egale grizaj kiel cxio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis gxin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza kiel cxio alia.
Kiam Onklino Em venis logxi tie sxi estis juna, bela edzino. La suno kaj la vento ankaux sxin sxangxis. Ili forrabis de sxi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj. Sxi estis maldika kaj marasma, kaj nun sxi neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke sxi kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja vocxo de Doroteo atingis sxiajn orelojn; kaj sxi ankoraux rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.
Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno gxis la nokto, kaj ne sciis kio estas gxojo. Li ankaux estis griza, de la longa barbo gxis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj sensxercema, kaj malofte li parolis.
Toto ridigis Doroteon, kaj protektis sxin kontraux grizigxo simila al tiu de cxio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene cxiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.
Tamen hodiaux ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis maltrankvile la cxielon, kiu estis ecx pli griza ol kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaux rigardis la cxielon. Onklino Em lavadis la pladojn.
El la malproksima nordo ili auxdis malaltatonan mugxadon de la vento, kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondigxi pro la venanta sxtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaux en la herbaro tiudirekta.
Subite Onklo Henriko ekstaris.
"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn." Li kuris al la sxedoj kie logxis la bovinoj kaj la cxevaloj.
Onklino Em cxesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto suficxis por informi sxin pri la proksima dangxero.
"Ek, Doroteo!" sxi kriegis; "kuru en la kelon!"
Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kasxis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la sxtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam sxi transpasxis nur duonon de la cxambro auxdigxis granda kricxo de la vento, kaj la domo skuigxis tiom forte ke sxi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.
Io stranga okazis.
La domo cxirkauxturnigxis du- aux tri-foje kaj malrapide levigxis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.
La norda kaj la suda ventoj renkontigxis tie, kie staris la domo, kaj tie estigxis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento cxiuflanke de la domo levis gxin pli kaj pli alten, gxis gxi estis cxe la plejsupro de la ciklono; kaj tie gxi restis kaj forportigxis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.
Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige cxirkauxe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj cxirkauxturnigxoj, kaj unufoja kruta ekklinigxo de la domo, sxi sentis kvazauxluladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo.
Al Toto tio ne placxis. Li cxirkauxkuris en la cxambro, jen tien, jen cxi tien, lauxte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.
Unufoje Toto tro proksimigxis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaux sxi vidis unu orelon lian etendigxantan supren tra la truo, cxar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis fali. Sxi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris lin en la cxambron, poste sxi fermis la lukoklapon por ke neniu plia akcidento okazu.
Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed sxi estis tre solsenta, kaj la vento kricxis tiom lauxte cxirkaux sxi ke sxi preskaux surdigxis. Unue sxi demandis al si cxu sxi disbatigxos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, sxi perdis sian maltrankviligxon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine sxi rampis trans la skuigxantan plankon al sia lito, kaj kusxigxis sur gxin; kaj Toto sekvis kaj kusxigxis apud sxin.
Malgraux la skuigxado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaux fermis siajn okulojn kaj profunde endormigxis.
Cxapitro II. Konsiligxo kun la Mangxtuloj.
Subita sxoko vekis sxin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kusxus sur la mola lito, sxi eble estus damagxita. Ecx malgraux tio la batego senspirigis sxin kaj instigis sxin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto vocxetis morne. Doroteo sidigxis kaj rimarkis ke la domo ne plu movigxas; nek estis mallume, cxar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan cxambron. Sxi eksaltis de sia lito kaj kun Toto cxe sxiaj kalkanoj sxi kuris kaj malfermis la pordon.
La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis cxirkaux sin, sxiaj okuloj farigxis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidajxoj kiujn sxi vidas.
La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu, delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo.
Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi rimarkis veni direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj.
Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de sxiaj sxultroj; super gxi estis sxutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom rigide.
Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaux timante pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolcxa vocxo: "Vi estas bonvena, plej nobla Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon."
Doroteo auxskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.
Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme,
"Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."
"Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko."
Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj argxentajn sxuojn kun pintoj.
"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo falis sur sxin. Kion ni faru?"
"Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu sxi estis?" demandis Doroteo.
"Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo."
"Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo.
"Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorcxistino regis."
"Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo.
"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorcxistino de la Nordo."
"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?"
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.