Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Mi estis malsana, malsana ĝis morto, pro tiu longa agonio, kaj kiam fine oni malligis min kaj permesis al mi sidiĝi, mi sentis ke konscieco estis tuj forlasonta min. La juĝo, la timita kondamno al morto, estis la lasta vorto kiu klare venis en mian orelon. Post tio, la sonado de la inkvizitoraj voĉoj ŝajnis fariĝi nedifinita zumo. Ĝi pensigis min pri turnado, eble pro ĝia simileco en mia fantazio al la zumado de muelilorado. Tio daŭris nur mallongan tempon, kaj baldaŭ mi aŭdis nenion plu. Tamen kelkatempe mi vidis; sed kun kia terura trograndigo! Mi vidis la lipojn de la nigrevestitaj juĝantoj. Ili ŝajnis al mi blankaj, — pli blankaj ol la papero sur kiun mi skribas tiujn ĉi vortojn — kaj maldikaj ĝis groteskeco, maldikegaj pro la grandeco de ilia esprimo de severeco, de nemovebla decideco, de malestimo por homa turmentego. Mi vidis ke la juĝo de tiu, kiu por mi estis la Sorto, ankoraŭ elfluis el tiuj lipoj. Mi vidis ilin formantajn la silabojn de mia nomo, kaj mi tremis ĉar nenia sono venis al mi. Mi vidis ankaŭ, dum malmultaj momentoj de delira teruro, la preskaŭ nevideblan svingadon de la nigraj drapoj kiuj kovris la murojn de la ĉambro. Kaj tiam mia rigardo falis sur la ses altajn kandelojn sur la tablo. Unue ili surhavis mienon de bonfarado, kaj ŝajnis blankaj malgrasaj anĝeloj kiuj savus min; sed tiam subite naŭzo envenis mian animon kaj ĉiu fibro en mia korpo vibris kvazaŭ mi estis tuŝinta la fadenon de elektro-produktilo, dum la anĝeloj fariĝis sensignifaj fantomoj havantaj kapojn el flamo, kaj mi vidis ke de ili mi ricevus nenian helpon. Tiam venis en mian animon, simile al riĉa muzika noto, penso pri la dolĉa ripozeco en la tombo. La penso venis malrapide, kaj ŝajnis longtempe antaŭ ol ĝi alvenis al ĝia plena graveco, sed ĵus kiam mia animo fine komencis plene senti kaj kompreni ĝin, la figuroj de la juĝantoj malaperis magie el mia vido, la altaj kandeloj foriĝis; iliaj flamoj estingiĝis tute, la nigreco de mallumeco kovris ĉion, kaj ĉiuj miaj sentoj ŝajnis englutataj en terura rapidega malsuprenirado kvazaŭ de animo en la Inferon. Tiam silento kaj senbrueco kaj nokto kovris la universon.

Mi estis sveninta; sed ankoraŭ mi ne diras ke mia tuta konscieco estis perdita. Tion de ĝi kio restis mi ne penos difini, aŭ eĉ priskribi, sed ĉio ne estis perdita. En la plej profunda dormo — ne! En deliro — ne! En sveno — ne! En morto — ne! Eĉ en la tombo, ĉio ne estas perdita. Alie ne estas senmorteco por la homaro. Vekiĝante el la plej profunda dormado, ni rompas la fadenojn de ia sonĝo. Sed post sekundo (tiel malfortaj estas tiuj fadenoj) ni ne memoras tion kion ni sonĝis. En la reveno al vivo el sveno estas du gradoj; unue tiu de la sentiĝo de spirata, due tiu de la sentiĝo de korpa ekzisteco. Ŝajnas kredinde ke, se atinginte la duan gradon, ni povus revoki la impresojn de la unua, ni trovus tiujn impresojn plenaj de memoroj pri la vivo ekstermonda. Kaj tiu vivo estas — kio? Kiamaniere povas ni distingi inter ĝiaj ombroj kaj tiuj de la tombo? Sed se la impresoj de tio, kion mi estas nominta la unua grado ne estas laŭvole revokeblaj, tamen post longa intertempo ĉu ili ne revenas nevokitaj, dum ni miras el kie ili venas? Li kiu neniam svenis, ne estas li kiu trovas strangajn palacojn kaj kurioze-konatajn vizaĝojn en la karboj brilantaj — ne estas li kiu vidas vagantajn en aero malgajajn vidaĵojn kiujn ĉiu persono ne estas permesata vidi — ne estas li kiu pripensas pri la parfumo de ia nova floro — ne estas li kies cerbo konfuziĝas serĉante la signifon de iu muzika kordo, kiu neniam antaŭe altiris lian atenton.

Inter oftaj kaj fervoraj penoj memori, inter diligentaj klopodoj retrovi ian signon de la stato de ŝajnanta malpleneco en kiun mia spirito estis falinta, estas momentoj kiam mi sonĝas pri sukceso, estas mallongaj, tre mallongaj periodoj kiam mi revokas memorojn, kiuj, la klara racio de posta tempo certigas min apartenas al tiu stato de ŝajnanta malkonscieco. Tiuj ombraj memoroj parolas malklare pri altaj figuroj kiuj levis kaj portis min silente malsupren — malsupren — ankoraŭ malsupren — ĝis terura kapturno premis min je la nura ideo de la senfineco de la malsuprenirado. Ili parolas ankaŭ pri malpreciza teruro ĉe mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Tiam venas memoroj de subita senmoveco de ĉiuj aĵoj, kvazaŭ tiuj, kiuj portis min estis preterkurintaj dum ilia malsuprenirado, la limojn de la senlimaj, kaj estis paŭzintaj pro la lacigeco de ilia laboro. Post tio mi memoras platecon kaj malsekecon; kaj tiam ĉio estas frenezeco — la frenezo de memoro kiu okupas sin pri malpermesitaĵoj.

Tre subite revenis al mia animo movado kaj sonado — la tumulta movado de mia koro kaj en miaj oreloj la sonado de ĝia batado. Tiam paŭzo, en kiu ĉio estis konfuzata. Tiam denove sonado kaj movado kaj palpado, — vibretanta sento trakuris mian korpon. Tiam konscieco de ekzistado, sen pensado — stato kiu daŭris longtempe. Tiam, tre subite, pensado, kaj teruro, kaj fervoraj klopodoj por kompreni mian veran staton. Tiam forta deziro refali en nekonsciecon. Tiam rapidega reviviĝo de la animo kaj sukcesa atento movi. Kaj nun, plena rememoriĝo de la juĝado, de la juĝantoj, de la nigraj drapoj, de la kondamno, de la malsaneco, de la sveno. Tiam tuto forgeseco de ĉio, kion nur post longa penado mi povas nun neklare memori.

Ĝis nun, mi ne malfermis la okulojn. Mi sentis ke mi kuŝas sur mia dorso, malligita.[TR1] Mi levis mian manon kaj ĝi falis peze sur ion malsekan kaj malmolan. Tie mi permesis ĝin resti multajn momentojn, dum mi penis sciiĝi kie kaj kio mi estis. Mi deziregis sed timis uzi miajn okulojn. Mi timis la unuan vidon de miaj ĉirkaŭaĵoj. Ne ĉar mi timis rigardi teruraĵojn, sed mi timis ke estus nenion por vidi. Fine kun malespero en la koro, mi rapide malfermis miajn okulojn. Miaj plej malbonaj pensoj tiam estis konfirmataj. La mallumeco de eterna nokto ĉirkaŭis min. Mi klopodis spiri. La denseco de la malheleco ŝajnis premi kaj sufoki min. La atmosfero estis netolereble densa. Mi kuŝadis kviete, kaj penis pripensi. Mi memoris la inkvizitorajn procedojn, kaj penis el tiuj trovi mian nunan staton. La juĝo estis donita; kaj ŝajnis al mi ke tre longa tempo jam pasis. Sed ne dum unu momento mi supozis ke mi estis vere morta. Tia supozo, spite ĉio, kion ni legas en rakontoj, estas tute malkonforma al vera ekzisteco; sed kie kaj en kia stato mi estis? La kondamnituloj mi sciis, mortiĝis kutime je la «auto-da-fé», kaj unu el tiuj okazis la ĝustan nokton de mia juĝado. Ĉu mi estis ree metita en mian subteran malliberejon, por atendi la venontan buĉadon kiu ne okazus ĝis post multaj monatoj? Tio, mi tuj vidis, ne povus esti. Suferuloj estis nepre postulitaj. Terurinda ideo nun subite kuregigis la sangon torente tra miaj vejnoj, kaj dum mallonga tempo mi denove svenis.

Resaniĝinte, mi ree ekstariĝis, tremanta konvulsie en ĉiu fibro. Mi etendis miajn brakojn sovaĝe supre kaj ĉirkaŭ mi je ĉiuj flankoj. Mi palpis nenion; sed mi timis movi unu paŝon, pro la timo ke mi estus haltigata de la muroj de tombo. Ŝvito fluis el ĉiu trueto, kaj staris kiel grandaj malvarmaj gutoj sur mia frunto. La agonio de necerteco fariĝis fine netolerebla kaj mi singardeme iris antaŭen, kun miaj brakoj etendataj kaj miaj okuloj streĉataj el iliaj ingoj, esperante trovi ian malfortan radion de lumo. Mi antaŭeniris multajn paŝojn, sed ankoraŭ ĉio estis mallumeco kaj malpleneco. Mi spiris pli libere. Ŝajnis evidente ke oni ne intencis ke mia estus la plej terurinda el mortoj.

Kaj nun, dum mi ankoraŭ daŭrigis mian singardeman antaŭeniradon, venis en mian memoron mil malprecizaj popoldiroj pri la teruraĵoj de Toledo. Pri la subteraj malliberejoj oni rakontis multajn strangajn aferojn — fabloj mi ĉiam nomis ilin — sed tamen strangaĵoj, kaj tro teruraj por ripeti krom murmure. Ĉu oni lasis min perei pro malsateco en tiu ĉi subtera mondo de malheleco; aŭ kia sorto, eble eĉ pli terurinda, atendis min? Ke la fino estus morto, kaj morto kun pli ol ordinara doloro, mi konis, tro bone la karakteron de miaj juĝantoj por dubi. La speco kaj la horo sole okupis aŭ distris min.

Miaj foretendataj manoj fine tuŝis ian fortikan haltigilon. Estis muro verŝajne el ŝtono, — tre ebena, ŝima[TR2] kaj malvarma. Mi sekvis ĝin, paŝante ankoraŭ kun singardemeco. Tio tamen ne donis al mi ian rimedon por trovi la grandecon de la malliberejo; ĉar mi povas ĉirkaŭiri kaj reveni al la loko kie mi komencis ne rekonante ĝin, — tiel unuformaj ŝajnis la muroj. Mi tial serĉis la tranĉilon kiu estis en mia poŝo kiam oni kondukis min en la inkvizitoran ĉambron; sed ĝi estis malaperinta; miajn vestojn oni estis anstataŭigitaj per kovrilo el maldelikata tuko. Mi estis intencinta meti mian tranĉilon en ian fendeton inter la ŝtonoj por rekoni la lokon de mia ekiro. La malfacilaĵo estis nur malgrava, kvankam en mia malordigita fantazio ĝi ŝajnis unue nevenkebla. Mi disŝiris parton de la bordero de mia vesto kaj eletendis la ĉifonaĵon sur la planko. Dum mia irado ĉirkaŭ mia malliberejo mi ne povus maltrafi tiun fragmenton kiam mi finis mian ĉirkaŭiradon. Tion almenaŭ, mi pensis; sed mi forgesis la grandecon de la malliberejo kaj mian propran malfortecon. La planko estis malseka kaj glata. Mi ŝanceliĝis antaŭen dum kelka tempo; tiam mi falis. Mia troa laceco decidigis min kuŝadi; kaj baldaŭ dormo kaptis min.

Vekiĝante kaj etendante brakon, mi trovis apud mi panon kaj kruĉon da akvo. Mi estis tro laca por miri tion; sed manĝis kaj trinkis kun avideco. Post nelonge mi daŭrigis mian vojaĝon ĉirkaŭ la malliberejon, kaj post multe da laboro alvenis fine al la ĉifonaĵo de mia mantelo. Ĝis la tempo kiam mi falis, mi kalkulis kvindek du paŝojn, kaj rekomencinta mian iradon, mi estis kalkulinta kvardek ok paŝojn kiam mi alvenis al la ĉifonaĵo. Estis tute, tial, cent paŝoj kaj allasante ke du paŝoj egalas unu metron, mi supozis ke la ĉambro estis kvindek metrojn ĉirkaŭe. Tamen mi renkontis multajn angulojn en la muro kaj tial mi ne povis diveni la ĝustan formon de la ĉambro.

Mi havis malmultan kaŭzon por tiuj serĉoj, sed malpreciza scivoleco devigis min daŭrigi ilin. Forlasante la muron, mi decidis transiri la plankon de la subterejo. Unue mi iris kun grandega singardemeco, ĉar la planko, kvankam ĝi ŝajnis el fortikaĵoj, estis perfida pro ŝimo. Fine tamen mi kuraĝiĝis, kaj ne ŝanceliĝis paŝi sentime, penanta marŝi kiel eble plej senflankiĝante. Mi estis antaŭenirinta ĉirkaŭ dek aŭ dekdu paŝojn kiam la disŝirita bordero de mia mantelo envolvis miajn krurojn kaj faligis min.

Pro la konfuzeco kaŭzita de mia falo mi ne tuj komprenis tre maltrankviligantan cirkonstancon, kiu tamen post kelkaj sekundoj, dum mi ankoraŭ kuŝadis, altiris mian atenton. Estis tio ĉi; mia mentono kuŝis sur la planko de la ĉambro sed miaj lipoj kaj la supra parto de mia kapo, kvankam ŝajnantaj pli malsupre ol mia mentono, tuŝis nenion. Samtempe[TR3] mia frunto estis banata de malseka vaporo, kaj stranga flarado de kadukantaĵoj eniris miajn naztruojn. Mi elmetis mian manon, kaj tremegis trovi ke mi estis falinta je la ĝusta rando de ronda puto, pri kies grandeco kompreneble mi ne havis tiumomente ian rimedon por sciiĝi. Palpante la ŝtonaĵojn iom malsupre de la rando mi sukcese eltiris malgrandan fragmenton kaj permesis ĝin fali en la profundegaĵon.

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from The Adventures of Sherlock HolmesIllustrated scene from FrankensteinIllustrated scene from The Great Gatsby

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.