
Public-domain ebook
Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
Language: eo288 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Short Stories·Crime, Thrillers and Mystery
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #62511.

Public-domain ebook
Language: eo288 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Short Stories·Crime, Thrillers and Mystery
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #62511.
The opening · free to read
La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido, foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.
Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „_La korvo_“ estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara, malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis; kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano, parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.
La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco, kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.
La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.
A. Frank Milward.
Birmingham, Anglujo Aprilo 1923.
NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la Vortaro Fulĉer kaj Long, estas signitaj per „F. L.“
Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ eble, mi nun ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri ŝia familio -- preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto -- per Liĝeja -- mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro eklumas en mi, ke mi neniam konis la patran nomon de ŝi, kiu estis mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo, ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis mia propra kaprico, -- freneze romantika oferaĵo sur la altaro de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton mem -- ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun oni titolas Romaneco -- se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.
Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska, gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno, aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj. Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron. Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo de opiosonĝo -- aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo, kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam, parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco -- kvankam mi rimarkis, ke ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis la konturon de la alta kaj pala frunto -- ĝi estis perfekta -- kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! -- la karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto „hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo -- kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj, harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela -- la belega kurbo de la suprolipo malalta -- la mola, sentameta dormo de la malsupra -- la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis; la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj -- la konturon, kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.
Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj. Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis ŝia beleco -- eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis -- la beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj. La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la esprimo. Ha, vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin! Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio estis tio, tiu io pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi estis? Firmtenis min la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili la plej pia el la astrologoj.
Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto -- neniam, mi kredas, rimarkita de la skoloj -- ke, dum niaj penoj memori ion longe forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la esprimo -- sentis ĝin alproksimiĝi -- sed ne plene esti mia -- kaj, tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo, cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo, sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton, aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu, iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo -- dum medito pri nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo. Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro), kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia kuriozeco -- kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la sentimenton:
„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“
La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto, kaj io el la karaktero de Liĝeja. Intenseco de penso, ago aŭ parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja, estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris min -- per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo -- kaj per la sovaĝa energio de la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro kontrasto kun ŝia parolmaniero.
Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega -- tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio, ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino -- sed kie spiras la viro, kiu trapasis, kaj sukcesplene, ĉiujn vastajn areojn de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo -- kiel viva ĝojo -- kiom da ĉio, kio estas etera en la espero -- mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉitaj -- sed malpli konitaj -- tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.