
Public-domain ebook
La Reĝo de la Montoj
by Edmond About
Language: eo473 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Adventure·Novels·French Literature
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #65835.

Public-domain ebook
by Edmond About
Language: eo473 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Adventure·Novels·French Literature
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #65835.
The opening · free to read
Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeologia lernejo, kiun Francujo posedas en Ateno, Edmond About publikigis la volumon Nuntempa Grekujo («La Grèce contemporaine», 1851), kiu lokis tuj la dudektri-jaran aŭtoron en la unuan vicon de la Francaj literaturistoj.
Nuntempa Grekujo estas kurioza miksaĵo de serioza observado kun ŝercema satiro; ĝi enhavas multon da vero, sed montras precipe la tiamajn Grekojn kiel popolon, kiu, ĵus elirinte el longa sklaveco, ne povas ankoraŭ esti konsiderata kiel civilizita, kaj kies ĉefa okupo estas ekspluati senhonte la kulton de Eŭropo al ĝiaj antikvaj praavoj. La sukceso de tiu libro estis notinda ekster Grekujo, sed, en tiu lando mem, oni rimarkis precipe ĝiajn malicajn kritikojn, kaj oni gloris do malmulte la aŭtoron.
Kvin jarojn poste, en 1856, aperis La Reĝo de la Montoj. Ĉi tie, About estis lasinta plenan liberecon al sia petola fantazio, kaj prezentis, ne kompensante ĝin per iaj seriozaj detaloj, la kvintesencon de la ŝerca ideo, kiu trablovas lian unuan volumon.
Tiun fojon, la Grekoj plene ekkoleris. Kaj dum About trafis alilande sukceson, kiun atestas la ĝisnuna publikigo de 153.000 ekzempleroj de la Franca eldono, ili konsideris lin kiel malbonintencan kalumniinton, kiel publikan malamikon de ilia nacio. Ili ne volis rimarki, ke lia ironio, rekte deveninta de tiu de Voltaire, indulgas al neniu; ke, apud la operet-personoj, el kiuj konsistas la bando de Haĝi-Stavros kaj la ĝendarmaro de kapitano Perikles, li desegnis kun egala bonhumoro burleskan Anglinon, la ĉiam malsatan, fieregan, babileman S-inon Simons; naivegan Germanon, Hermann Schultz, kiu amas tiel arde, ke li estas konvinkita, ke li ne amas; kaj malŝatindan Francon, Hippolyte Mérinay, egoistan falsan scienculon, kies antipatiaj trajtoj montras, ke nenia nacia antaŭjuĝo diktis la ŝercojn de l' aŭtoro. Eĉ About atingis tiun mirindaĵon, ke, en la fino de l' verko, Haĝi-Stavros fariĝas simpatia persono: kiel ajn krimokovrita estas la maljuna rabisto, oni ne povas legi sen emocio la scenon en kiu, pro patra amo, li kapitulacas majeste al John Harris. Sed nenio helpis: la Grekoj furiozis, kaj, en okazo de nova vojaĝo al Ateno, la aŭtoro estus akceptita per ŝtonoj.
Tio pruvas nur, ke la tiamaj Grekoj ne estis Esperantistoj. Se ili estus praktikintaj nian lingvon kaj la internan ideon de Esperanto, ili estus komprenintaj, ke tiel talentplena kaj klasikema literaturisto neniam forgesis sian ŝuldon al la popolo, kiu iniciatis la Eŭropan kulturon; ke li havas plenan admiron al la herooj, kiuj, liberigante sian patrujon, montris sin la indaj idoj de Leonidas, Miltiado kaj Temistoklo; kaj ke lia ironio, vera tipo de la Franca spriteco, devas esti akceptata tiel bonvole, kiel la pli akra Brita «humoro» aŭ la pli senkaŝa moko de la Germanoj; kaj fine, ili estus akceptintaj lian verkon per «Homera ridego»!
Mi, persone, estas speciale kaj egale dankema al du tre malsamaj kategorioj de aŭtoroj: tiuj, kiuj instruis min pri iom da vero, kaj tiuj aliaj, al kiuj, post la seriozaj laboroj de l' tago, mi ŝuldas momenton da sana, ripoziga rido; kaj inter tiuj lastaj bonfarintoj, About estas unu el la ĉefaj. Mi kuraĝas esperi, ke niaj Grekaj samideanoj konsentos kun mi, kaj indulgos do al Edmond About kaj al lia tradukinto.
Sed About ne estis sole kulpa: alia junulo, kiu meritis poste tutmondan famon, partoprenis en tiu gaja atenco al la nove naskiĝinta kaj tro ofendiĝema nacio: nome, Gustave Doré, kvin jarojn pli juna ol About, kaj kies talento, eble ne ankoraŭ plene matura, aŭ kelkafoje kontentiĝinta per iom facilaj senpretendaj skizoj, estas tamen jam tute rekonebla en la ilustraĵoj, kiujn li desegnis por La Reĝo de la Montoj. Certe la leganto, vidinte inter aliaj la Noktan feston en la tendaro (p. 93), la Foriron de la rabistoj (p. 123), Hermann inter du rabistoj (p. 163) kaj la bonan portreton de About, kiu malfermas la serion, ĝojos, ke la eldonisto prezentis al la Esperantista publiko Gustave Doré kune kun Edmond About: por li ankaŭ, li petos pardonon de la modernaj Grekoj.
G. Moch.
La 3an de julio de ĉi tiu jaro (1856), ĉirkaŭ la sesa matene, mi estis akvumanta miajn petuniojn senpripense, kiam min aliris alta, blonda, senbarba junulo, kapkovrita de germana ĉapo, kaj ornamita per oraĵaj okulvitroj. Vasta palto el _lasting_-lanaĵo flirtis melankolie ĉirkaŭ li, same, kiel velo laŭlonge de masto, kiam la vento ĉesas blovi. Li ne havis gantojn; liaj ŝuoj, el kruda ledo, staris sur potencaj plandoj, tiel larĝaj, ke trotuaretoj ĉirkaŭis la piedojn. En lia flanka poŝo, apud la koro, granda pipo el porcelano modeliĝis reliefe kaj desegnis malprecize sian profilon sub la brila ŝtofo. Mi eĉ ne havis la ideon demandi tiun nekonaton, ĉu li plenumis siajn studojn en la Germanaj universitatoj; mi demetis mian verŝilon, kaj salutis lin per bela: Guten Morgen.
«Sinjoro, diris li al mi France, sed kun malbonega akcento, mia nomo estas Hermann Schultz; mi ĵus pasigis kelkajn monatojn en Grekujo, kaj via libro[1] vojaĝis ĉien kun mi.»
Tiu enkonduko enpenetrigis mian koron de dolĉa ĝojo; la voĉo de la fremdulo ŝajnis al mi pli melodia ol la muziko de Mozart, kaj mi direktis al liaj oraĵaj okulvitroj rigardon radiantan pro dankemo. Vi ne povas imagi, amika leganto, kiom ni amas tiujn, kiuj faris la penon deĉifri nian skribaĵaĉon. Se iam mi deziris esti riĉa, tio estis pro la deziro certigi rentojn al miaj legintoj.
Mi prenis lin per la mano, tiun bonegan junulon. Mi sidigis lin sur la pli bonan benkon de la ĝardeno, ĉar ni posedas du. Li sciigis al mi, ke li estas botanikisto kaj ke li ricevis mision de la Hamburga Botanika Ĝardeno. Dum li kompletigis sian herbokolekton, li estis observinta kiel eble plej atente la landon, la bestojn kaj la homojn. Liaj naivaj priparoloj, liaj mallongaj sed ĝustaj opinioj memorigis iom al mi la manieron de la simplanima Herodoto. Li esprimis ilin peze, sed kun naiveco, kiu altrudis la konfidon; li apogis siajn parolojn per la tono de homo profunde konvinkita. Li povis doni al mi novaĵojn, se ne pri la tuta urbo Ateno, almenaŭ pri la ĉefaj personoj, kiujn mi nomis en mia libro. Dum la daŭro de la konversacio, li eldiris kelkajn ĝeneralajn ideojn, kiuj ŝajnis al mi des pli sagacaj, ke mi estis prezentinta ilin antaŭe. Post unu horo da interparolo, ni estis intimaj.
Mi ne scias, kiu el ni eldiris unua la vorton rabado. La vojaĝintoj, kiuj trakuris Italujon, parolas pri pentrarto; tiuj, kiuj vizitis Anglujon, parolas pri industrio: ĉiu lando havas sian specialaĵon.
«Mia kara sinjoro, demandis mi la karan nekonaton, ĉu vi renkontis rabistojn? Ĉu estas vere, kiel oni pretendis, ke ekzistas ankoraŭ rabistoj en Grekujo?
--Ĝi estas nur tro vera, respondis li serioze. Mi vivis dek kvin tagojn en la manoj de la terura Haĝi-Stavros, alnomata la Reĝo de la montoj; mi povas do paroli pri tio el sperto. Se vi havas tempon, kaj longa rakonto ne timigas vin, mi estas preta por doni al vi la detalojn de mia aventuro. Vi faros el ili tion, kio plaĉos al vi: romanon, novelon, aŭ pli ĝuste (ĉar tio estas historio) aldonan ĉapitron por tiu libreto, en kiun vi amasigis tiom da tiel kuriozaj veraĵoj.
--Vi estas vere tro bona, diris mi al li, kaj miaj oreloj estas ambaŭ je via dispono. Ni eniru mian skriboĉambron. Tie estos al ni malpli varme ol en la ĝardeno, kaj tamen la parfumo de la rezedoj kaj de la moskodoraj latiroj alvenos ĝis ni.»
Li sekvis min tre volonte, kaj marŝante kantetis en Greka lingvo popolan kanton:
Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj; Lia orumita pafilo sonas ĉiupaŝe; Li diras al la vulturoj: «Min ne forlasu, Mi donos al vi por manĝi la paŝahon de Ateno.»
Li sin instalis sur sofon, arkefleksis siajn krurojn sub si, kiel la Arabaj rakontistoj, demetis sian palton por malvarmiĝi, ekbruligis sian pipon, kaj komencis rakonti sian historion. Mi sidis ĉe mia skribotablo, kaj stenografiis dum lia diktado.
Mi ĉiam estis sen malfido, precipe al tiuj, kiuj faras al mi komplimentojn. Tamen, la afabla fremdulo rakontis al mi aferojn tiel mirigajn, ke mi demandis min diversfoje, ĉu li ne mokas min. Sed lia parolo estis tiel firma, liaj bluaj okuloj sendis al mi rigardon tiel diafanan, ke miaj skeptikaj ekpensoj tuj malaperis.
Li parolis senhalte ĝis duono post tagmezo. Se li sin interrompis du aŭ trifoje, ĝi estis nur por rebruligi sian pipon. Li fumis regule, per egalaj puŝoj, kiel kamentubo de vapormaŝino. Ĉiufoje kiam okaze mi levis la okulojn al li, mi vidis lin kvieta kaj ridetanta meze de nubo, kiel Zeŭso dum la kvina akto de Amfitriono.
Oni informis nin, ke la tagmanĝo estas sur la tablo. Hermann sidiĝis kontraŭ mi, kaj la malfortaj suspektoj, kiuj trakuris mian kapon, malaperis pro lia apetito. Mi pripensis, ke bona stomako akompanas malofte malbonan konsciencon. La juna Germano montris sin tro bona tablogasto por esti malfidela rakontanto, kaj lia englutemo garantiis al mi lian veremon. Frapite de tiu ideo, mi konfesis, prezentante al li fragojn, ke mi dubis momente pri lia bonfido. Li respondis al mi per anĝela rideto.
Mi pasigis la tagon sola kun mia nova amiko, kaj mi ne plendis pri la longeco de l' tempo. Je la kvina vespere, li estingis sian pipon, surmetis sian palton, kaj premis mian manon dirante adiaŭ. Mi respondis: «Ĝis revido!
--Ne, rediris li skuante la kapon: mi forvojaĝos hodiaŭ per la vagonaro de la sepa, kaj mi ne kuraĝas esperi, ke mi revidos vin iam.
--Lasu al mi vian adreson. Mi ne rezignis ankoraŭ la plezuron vojaĝi, kaj eble mi trapasos Hamburgon.
--Bedaŭrinde, mi mem ne scias, kie mi starigos mian tendon. Germanujo estas vasta; ne estas certe, ke mi restos Hamburgano.
--Sed, se mi publikigos vian historion, konvenas ja almenaŭ, ke mi povu sendi ekzempleron al vi!
--Ne ĝenu vin tiel. Tuj kiam la libro estos aperinta, oni presos falsan eldonon de ĝi en Leipzig, ĉe Wolfgang Gerhard, kaj mi legos ĝin. Adiaŭ.»
Post lia foriro, mi relegis atente la rakonton, kiun li diktis al mi; mi trovis en ĝi kelkajn neversimilajn detalojn, sed nenion formale kontraŭan al tio, kion mi estis vidinta kaj aŭdinta dum mia restado en Grekujo.
Tamen, kiam mi estis tuj sendonta la manuskripton al la presisto, skrupulo min haltigis: se kelkaj eraroj sin enŝovis en la rakonton de Hermann! ĉu, eldonante ĝin, mi ne estas iugrade responda? Se mi publikigos sen kontrolo la historion de la Reĝo de l' montoj, ĉu mi ne elmetos min al la patrecaj riproĉoj de la Journal des Débats, al la kontraŭdiroj de la Atenaj gazetistoj, kaj al la malĝentilaĵoj de la Spectateur de l'Orient? Tiu sagaca gazeto jam eltrovis, ke mi estas ĝibulo; ĉu mi devas liveri al ĝi okazon por min nomi blinda?
En tiuj hezitoj, mi decidis fari du kopiojn de l' manuskripto. Mi sendis unu al konfidinda homo, Atenana Greko, S-ro Patriotis Pseftis. Mi petis lin, ke li montru al mi, sen indulgo kaj kun Greka sincereco, la erarojn de mia juna amiko, kaj mi promesis presigi lian respondon ĉe la fino de l' volumo.
Atendante, mi liveras al la publika sciemo la tekston mem de la rakonto de Hermann. Mi ne ŝanĝos unu vorton en ĝi, mi respektos eĉ ĝiajn plej kolosajn neverŝajnojn. Se mi korektus la junan Germanon, mi fariĝus, pro tio, lia kunlaborinto. Mi foriĝas diskrete; mi cedas al li lokon kaj parolon; mi havas nenian intereson en la afero: Hermann estas, kiu parolas al vi fumante sian porcelanan pipon kaj ridetante malantaŭ siaj oraĵaj okulvitroj.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.