Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Antauxparolo De L' Tradukinto

De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro.

Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Cxesxsxr Kato, efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro tauxgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: cxar la kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum la maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio trovigxas ecx sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la Rauxpo aux la Falsa Kelonio.

Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem.

Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.'

Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de

La Tradukinto.

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from The Great GatsbyIllustrated scene from Pride and PrejudiceIllustrated scene from Alice's Adventures in Wonderland

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.