Storieta
Save & sign up

The opening · free to read

1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj -- la dua lingvo por ĉiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN devas adopti Esperanton; ktp -- kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion -- ion kulture originalan kaj internacie valoran.

Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas ĉefe kiam li provludas tute sola antaŭ la spegulo en la banĉambro). Kaj estas malfacile komprenigi al tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon, ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li supozas . . .

Georges Lagrange

En la komenco estis la Manifesto de Raŭmo. La someron de 1980, en la finna urbo Rauma, proklamiĝis la t.n. Manifesto de Raŭmo kadre de la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĉefaj aŭtoroj de la dokumento ŝajne estis la unuaj tri subskribintoj (precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer (pseŭdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Ĝis la fino de tiu jaro aliĝis ĉ. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), sur la paĝoj de la samnoma revuo, vidis en la proklamado naskiĝon de novtipa esperantismo, nome raŭmismo, kiun LF ĝis nun prezentas kiel sian ideologion kaj programon.

Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la vorto raŭmismo; nur ĝia etimologio restas klara. Blazio Vaha (naci-skribe: Balázs Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis la 'tutan' historion de la raŭmismaj diskutoj; Sojle, studo de Sándor Révész pri ĝia komenca etapo, ne estas aperinta" (VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaŭ mi ĉiam taksis min iaspeca raŭmisto. Sed senbezone de manifestoj, de karismaj [*] kondotieroj". Kontraste, Lindstedt mem skribas: "En la junaĝo mi kunverkis la Manifeston de Raŭmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontraŭulojn. Io ŝanĝiĝis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'raŭmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).

Oni atentu la adjektivon iaspeca en la vortoj de De' Giorgi. Ĝi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto', '_iaspeca_ feministo' aŭ '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte signifas alispeca, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu ortodoksa [1] (ĉi-kaze la raŭmismo de LF), alia heterodoksa (la raŭmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe vortumita" (GUDSKOV, p. 12).

Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha konceptas raŭmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, ĉu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da raŭmismoj! Nu, en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan (mi ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laŭ mia tezo, ĝiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aŭ dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin foirismo, laŭ la nomo de l' kooperativo kaj la revuo.

Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem: "Ni sekvas la Raŭman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laŭ UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika, bilda) kies radikoj ĉerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaŭ la aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de raŭmismo rilate al la lingvo". La ligon inter ĉi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj "firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaŭ al mem elektita diaspora lingva minoritato (Manifesto de Raŭmo), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian ĉeflingvon" (SILFER 1995, p. 23).

Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia stilo. Karakterizas ĝin aparta lingvaĵo facile rekonebla post kelkaj legoj: mikrosocio, makrosocio, diasporo, lingva minoritato, transnacia ĉeflingvo. Preskaŭ ĉiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: identeco, superegoo, egoo, pracelo.

La paron makrosocio / mikrosocio oni trovas konstante en foirismaj tekstoj. Ĝi paŭsas parojn kiel makrokosmo / mikrokosmo aŭ makroekonomiko / mikroekonomiko. Malfacilas kompreni la uzon de ĉi sciencaj vortkomencoj en manifesto destinita al la tuta esperantistaro, ĉefe tial, ke ĉi-okaze ambaŭ prefiksaĵoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. Makrosocio estas centprocenta sinonimo de socio; per mikrosocio oni laŭplaĉe komprenu la esperantistaro, la Movado, la esperanta komunumo aŭ Esperantujo. Ĉi lastaj kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel tuton: ĉu ni estas nur aŭ ĉefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aŭ kvazaŭ samlandaj, ekzemple. Ĉu mikrosocio volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio, ia spegula minisocio [*] aŭ, tutsimple, soci-eto? Ŝajnas al mi, ke, kun la signifo socio ene de la socio, ĝi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aŭ de atestantoj de Jehovo en medio sen- aŭ ali-religia, ĉar tiuj kredoj muldas la sociecon de grupo ĝis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas kredeble paroli pri mikrosocio de esperantistoj, ŝakludistoj, violonludemuloj aŭ sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo sonas pseŭdoscience.

Mi daŭre miras pro la populariĝo de transnacia anstataŭ internacia kaj sennacia, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion ĝi signifas, kion novan ĝi kontribuas -- neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini ĝin (LEYK 1987, p. 13), laŭ mi sensukcesan. Same taŭgus preternacia kaj eĉ malgraŭnacia, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco.

Temas do nek pri sinonimoj (laŭ PIV, "vorto havanta ĝuste la saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aŭ "vorto esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama ĉirkaŭteksto, kun la samaj nuancoj aŭ en ĉiuj ties sencoj") nek pri eŭfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. politike ĝusta aŭ politike korekta [2] esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire mildigas nur la kompreneblecon de la frazo. Ĉi-sekve mi nomos ilin, laŭ la nomo de ilia plej konata lanĉinto kaj uzanto, silferismoj aŭ silferonimoj.

Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin raŭmismo jam dekomence montris la volon fari distingon disde ĉiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron kun sekto, ĉar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn danĝerajn sektojn kiuj, per kidnapado [*] de infanoj aŭ cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas paĝojn en la internacia ĵurnalaro, sed la vorton sekto en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri skismo, ĉar foirismo ĝis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe) nek naskiĝis el frakcio disiĝinta, ekzemple, elde UEA aŭ alia internacia organizo.

(Parenteze: kiam, antaŭ du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri blago, sed ja verŝajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto Ĉiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aliĝi al la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, ĝis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aŭ iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).

Fakte, la komparo kun religiiĝantaj sektoj (ĉi-kaze en la unua senco PIVa) montriĝas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de ŝiboleta lingvaĵo. Per tio komenciĝas la instituciiĝo de l' deviacio. Sian heterodoksecon ili flirtigos laŭbezone, kvankam praktike ĝi jam transformiĝis en novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj.

Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el ĝiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je ĝia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante ĝin, estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenate: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni. Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto, aŭ kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, eĉ en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON 1994, p. 1).

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from FrankensteinIllustrated scene from The Great GatsbyIllustrated scene from Pride and Prejudice

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.