Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Nur en malgranda bieno de Magalhaes estis vigle.

Sinjorino Magalhaes, tute ruĝigita de kuiro, ĉiumomente kuris en la kuirejo kaj ordonis kiel generalo al siaj filinoj:

"Isabella, alportu fruktojn kaj metu ilin sur la tablon!"

"Jes, panjo."

"Ginebra, purigu ankoraŭ unufoje tablojn kaj seĝojn!"

"Jes, panjo."

"Kaj vi, Teresa, prenu el la kesteto pokalojn kaj poluru ilin!"

"Jes, panjo."

La knabinoj kompleze plenumis ordonojn de la patrino. Ankaŭ ili ruĝiĝis pro rapida laboro, sed precipe pro emocio. Kaj kial miri pri tio? Ilia domo estas honorigita per eminenta vizito!

Lastfoje estis gastoj ĉe ili antaŭ unu jaro. Sed tiam estis ĉio malgaja, ĉar parencoj kaj konatoj alvenis por akompani ilian patron al la tombejo.

De tiu tempo la domo de la malriĉa nobelo fariĝis ankoraŭ pli malriĉa. Sinjorino Magalhaes nur pene gvidis la mastrumadon kaj la filinoj apogis ŝin en siaj zorgoj. Finsonis jam iliaj gajaj kantoj kaj rido, kaj se ili ne havus du pli junajn fratojn, dekkvarjaran Fernaon kaj dekdujaran Diegon, ilia domo fariĝus triste malgaja.

Ĉio ŝanĝiĝis nur tiam, kiam antaŭ la kverka pordego de la bieno, super kiu estis skulptita blazono de la familio Magalhaes -- en arĝenta kampo tri ruĝaj strioj -- aperis kuriero kaj donis al sinjorino Magalhaes leteron de sinjoro Serrao, kiu estis malnova amiko de ŝia edzo. La nobelo sciigis al ŝi, ke li post nelonga tempo forveturigos sian filon Franciskon en Lisbonon. Li vizitos paĝian lernejon, kiu estas ĉe reĝa kortego por knaboj de la nobeloj. Fernao Magalhaes certe ankaŭ vizitos tiun lernejon. Ĉar la vojaĝo al Lisbono estas longa kaj ne sendanĝera, familio de Serrao proponas kunpreni Fernaon.

Sinjorino Magalhaes, finleginte la leteron, subite plivigliĝis. La zorgoj pri mastrumado ĉesis ŝin ĝeni. Tute ne gravas, ke ili malriĉiĝis. Ŝia filo vivos ĉe la kortego. Li havos do la samajn rajtojn kiel filoj de aliaj nobeloj. Li fariĝos fama kaj potenca. Li suprenlevos la familion de Magalhaes al la estinta brilo, honoro kaj estimo!

Ŝi tuj kunvokis ĉiujn siajn infanojn kaj plena de ĝojo kaj fiero legis al ili la leteron.

La okuloj de la knabinoj ekbrilis. Se Fernao estos en Lisbono, certe ankaŭ ili povos iam forlasi la flanke kuŝantan Sabroson.

La ununura, kiu ne sentis ĝojon, estis Fernao. Kelkajn momentojn li rigardis la patrinon senvorte, kvazaŭ li ne komprenus, ke temas pri li. Poste li diris mallaŭte, sed decide:

"Mi ne iros tien, panjo."

"Kial?" embarasiĝis la patrino.

"Al mi plaĉas hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj," diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema.

"Do... vi ne volas viziti la lernejon?" demandis la patrino seniluziiĝinte.

"Ne! Centfoje pli volonte mi restos --," sed Fernao ne finparolis. Energia Ginebra vidis, kiel la patrino paliĝis, kiel peze ŝi spiras kaj kiel ŝia vizaĝo kovriĝas per griza vualo de amareco. Ŝi stariĝis tiamaniere, ke la patrino ne vidu ŝin, kaj kolerplene ŝi rigardis al la frato.

Fernao komprenis. La kompato premis lian gorĝon. Li paŝis al la patrino kaj kisis ŝian manon.

"Nome... panjo --," li diris kun paŭzoj, "mi... iros... tien..., certe mi tien iros, sed vi scias... ĉio venis tiel neatendite... mi estis nur surprizita..."

Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris.

Ŝi dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepari ĉion, kion ŝia filo bezonos.

Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en la lernejon. Li strebis eluzi ĉiun liberan tempon, kiu ankoraŭ restis al li. Apenaŭ li vekiĝis, li tuj forlasis kun Diego la domon kaj ludis kun vilaĝaj knaboj ĝis vespere. Iam li vagadis sola tra abruptaj montoj, kiuj allogis lin per sia sovaĝeco, trankvilo kaj miloj da danĝeroj. Imago de la paĝia lernejo vekis en li timegon kaj reziston. Amare li observis la preparojn por lia forveturo. Li ne ĉesis esperi, ke la panjo eble en la lasta momento ŝanĝos sian intencon, ke ŝi lasos lin hejme, en la amata Sabroso.

Sinjorino Magalhaes tute ne sciis, kion travivas ŝia knabo, al kiu ŝi fiksis ĉiujn siajn esperojn. Brave ŝi venkis la malĝojon, kiu kaptis ŝin ĉiam, kiam ŝi komencis pensi pri la adiaŭo. Kaj ju pli alproksimiĝis la forveturo, per des pli helaj koloroj ŝi pentris al si la estontan vivon de Fernao...

Jam hodiaŭ venos sinjoro Serrao por forveturigi Fernaon en Lisbonon. Kiam la knabinoj finis ĉiujn preparojn, kiam la tuta domo brilis kaj la kuirejo bonodoris per preparitaj bongustaĵoj, diris sinjorino Magalhaes:

"Kaj nun vestigu vin, knabinoj. Familio de sinjoro Serrao povas alveturi en ĉiu momento."

"Jes, panjo," respondis fratinoj kiel per unu buŝo kaj ili volis forkuri.

"Atendu momenton," ŝi haltigis ilin, "Kio okazas kun Fernao? Ĉu li estas jam preta? Kaj Diego?"

"Ili ambaŭ estas jam vestitaj kaj atendas en la ĉambro," respondis Isabella.

"Venigu ilin! Mi ŝatus ankoraŭ paroli kun ili."

Teresa foriris por venigi ambaŭ knabojn. Sed ŝi tuj revenis kun esprimo de timo en la vizaĝo.

"Panjo, ili ne estas tie!"

"Kion vi diras? Serraoj alveturos kaj Fernao ne bonvenigos ilin. Kion ili pensos pri ni?"

"Ni rigardos, kie ili estas, panjo," trankviligis ŝin la filinoj. "Ili ja ne povis malproksimen --"

En tiu momento ili aŭdis laŭtan krion, kiu sonis el la proksima arbareto. Aro da knaboj ĵus finis sovaĝan reciprokan postkuradon kaj nun revenis en la vilaĝon. Fernao kaj Diego troviĝis inter ili.

Ginebra rapide alkondukis ilin hejmen.

"Kion vi nur pensas!" konsterniĝis la patrino rigardante la malpurigitajn vestaĵojn de la knaboj... Knabinetoj, ordigu ĉion rapide!"

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from Alice's Adventures in WonderlandIllustrated scene from The Adventures of Sherlock HolmesIllustrated scene from Frankenstein

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.