
Public-domain ebook
Deklaracio
Esperanto428 downloads on Project GutenbergDownload EPUB
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #68878.

Public-domain ebook
Esperanto428 downloads on Project GutenbergDownload EPUB
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #68878.
The opening · free to read
La aŭtoro, sinjoro Takeo Ariŝima, naskiĝis la 4an de Majo 1878 en Tokio kiel unua filo de iu oficisto de financa ministrejo. 1882 lia patro fariĝis estro de l’ lim-impostejo en Jokohama kaj transloĝiĝis tien kun sia familio. Tie la aŭtoro estis edukita en la domo de nordamerika sinjoro kaj vizitis „Anglo-japanan lernejon“. Tiam li unue vidis kristanisman vivon kaj vizitis dimanĉan lernejon. 1887 li forlasis la anglo-japanan lernejon kaj eniris en la preparan klason de pornoblula gimnazio en Tokio. 1896, fininte la mezan klason de la pornoblula gimnazio, li eniris en la agrikulturan kolegion en Hokkaido kaj loĝante ĉe sinjoro D-ro Nitobé li vizitis la kolegion.
Li alproksimiĝis al kristanismo kaj fariĝis 1900 ano de „Sendependa Eklezio“. 1901 li rekonstruis kun kelkaj junuloj la eklezion, tute sendependiginte ĝin de dogmoj.
1903 li transveturis al Usono kaj tie studis la ekonomian sciencon. De tiam li eksentis maltrankvilecon en religia vivo kaj fariĝis skeptikulo. Li eklegis verkojn de Emerson, Whitman, Brandes, Turgenjeff, Ibsen, Tolstoj, Kropotkin ktp., kaj nun estis ĵetita antaŭ la praktika problemo, ĉu fariĝi agrikulturisto, aŭ pedagogo, aŭ literaturisto.
Forlasinte Usonon 1904, li vojaĝis tra Italujo, Svisujo, Germanujo, Holando, Belgujo, Francujo kaj Anglujo, kaj reveninte al la patrujo li fariĝis profesoro de angla literaturo je Sapporo Agrikultura Fakultato.
En Julio 1917 li publikigis du noveletojn: „Posteuloj de Kaino“ en la „Literatura gazeto“, „Nova Novelo“ kaj „Letero de iu ordinara homo“ en „Nova Tajdo“. Ili altiris atenton de l’ legantaro, kaj li fariĝis tuj favorito en la japana literatura mondo, kio ja malofte okazas. Poste li publikigis kelkajn novelojn kaj dramojn kaj lia famo iom post iom pligrandiĝis. Li nun havas la plej multajn legantojn inter kleraj gejunuloj.
Je nia miro, li senpage disdonis 1922 la kampobienon, kiun li heredis de sia patro, al la farmantoj. Ĝia amplekso estis ĉirkaŭ 40 000 arojn.
„Deklaracio“ estas novelo verkita de li en la formo de leteroj interŝanĝitaj inter du junuloj: studento kaj juna licenciato de scienca fakultato. La kaŭzo, kial mi preferis ĉi tiun verkon por esperantigi ĝin, estas, ke mi kredis, ke ĝi bone montros, kiel japanaj junuloj pensas, suferas ktp.
La tradukinto.
Mi atentigas la legantaron de la „Internacia Mondliteraturo“, ke la apero de la verko de la japana aŭtoro T. Ariŝima en esperantlingva traduko estas atentinda okazantaĵo. Laŭ mia scio, ĉi tiu libro estas la unua -- pli ampleksa -- Esperanto-tradukaĵo el la japana literaturo, kiu aperas en eldonejo de la eŭropa kontinento.
Ĝi bone montras, ke nia lingvo ankaŭ taŭgas por la celoj de la orient-aziaj popoloj.
Por ne difekti ĝin, mi lasis la ĉarman originalecon de la stilo de nia samideano Tooguu tute netuŝita, ankaŭ tiam, kiam mi estus preferinta aliajn frazmanierojn, kaj dum la trastudado de lia manuskripto mi korektis nur tre malmultajn evidentajn skriberarojn ktp.
D-ro Dietterle.
La antaŭlegado komenciĝis hieraŭ, sed ĝi estas neinteresa laŭkutime. Je la komenco de l’ nova studjaro mi ĉiam havas ian novan atendon, sed mi ĝin trovas ĉiam precize perfidita. Antaŭlegado de sinjoro prof. A. sufiĉas, por min tute enuigi post 30minuta aŭskultado. Je nia miro sinjoro C. jam ĉeestas ĉi tiun jaron kaj kiel kutime li ĉiujn ĉirkaŭrigardas kun ironiaj okuloj de sur la altkreska korpo.
Kia do estas via farto? En Tokio estas ankoraŭ iom varmege, sed havante daŭre belan veteron kaj iom pli sekan aeron, ni kelkajn fojojn trovas la vesperon tre bela. Ĉu vi ne kuraĝas reveni ĉi tien? Mi nepre prezentos al vi D-ron B., kiu laŭ onidiro havas konfidindan sperton je la malsano de l’ spiradorgano kaj efektive bonan famon; ankaŭ mia onklo estas kuracita iam de li. Havante de la infaneco nenian rilaton al la malsano, mi ne povas plene imagi vian sentadon; sed ŝajnas al mi, ke vi pensas iom hipoĥondre pri via malsano. Antaŭ ĉio mi nun opinias, ke estas malbone por vi, pensi pri tro diversaj aferoj. Ĉu la loko Ŝiobara[1] estas bona por via malsano? Onidire la ŝanĝo de la klimato estas granda en via loko kaj mi opinias, ke tie malvarmiĝos pli frue ol en Tokio.
Ankaŭ por mi mem mi deziras, ke vi nun restu en Tokio; ĉar mi sentas, ke mi ankaŭ ekkomprenis la religion. Entute la familio de miaj gepatroj tute ne atentis religian vivon, kaj tio ne devenis de memkonscio. Eble mia patro pensis iom pri tio, sed al la aliaj familianoj tio okazis nur pro malvigla, senmemkonscia vivado. Implikite en tiun atmosferon, mi ankaŭ havis ĝis nun neniun rilaton al religia vivo. Akceptinte supraĵan antaŭopinion, kiu devenis de iu scienca antaŭjuĝo, tiel, kia ĝi estas, mi pensis, ke por mi estas nenecese rigardi la religion rekte; kaj efektive mi estis tiam tiel senpripensema, ke ĝi estis nenecesa por mi. Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ mia vivo ektravivis strangan turnotempon. La mondo ekŝajnis al mi tiel vivoplena, al la celo progresanta kaj organika, ke mi ĝin nur sub abstrakta, dubsenca vorto kiel „sorto“ ne povas kompreni. Dum tia penso ekkreskis en mi, mi unue ekinteresiĝis je la kristanismo, kiun vi konfesas. Mi denove rigardis mian ĉirkaŭon kaj vidis kun miro, ke mistera mondo, de mi ĝis nun tute neatentita, antaŭ mi disvolviĝas. Eksciiĝinte, ke homa vivo povas tiel ŝanĝiĝi laŭ la maniero de rigardo, mi nur miregas pri ĝia riĉa amplekso. De antaŭ nelonge mi regule legadis la leteron „al la Romanoj“ ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo kaj, sentinte en mia koro ĉiun tiaman sekreton, mi timis antaŭ la profunda kaj akra sagaceco de Kristo. Mi pensas, ke povis observi tiel akre kiel ambaŭklinga glavo nur Paŭlo revivigita de Kristo. Jen min kaptas timo, ke, se mi antaŭenpaŝos unu paŝon, tiom da peko disvastiĝos ĉirkaŭ mi, kaj se mi malantaŭenpaŝos du paŝojn, tiom da pento estos tie postlasata.
Ĝis nun mi min rigardis viro energia, pli vigla kaj iom kuraĝa; sed mi min sentas soleca, kiam mi pensas, ke, se mi akceptus religian vivon, mia ĝisnuna memkonscio tute senspure malaperus; mi min sentas tro soleca.
En tia okazo mi nenion povas krom deziri, ke vi estu ĉe mi.
Nun mi transiru al tute alia temo kaj vin demandas, kiel vi opinias pri la amo? Feliĉe -- mi volas tiel diri, sed povas esti malfeliĉe -- mi ankoraŭ ĝis nun havis neniun okazon havi aman aferon kun iu ajn virino kaj enprofundiĝi en ĝin. Se fremdaj amrakontoj, kiujn miaj samklasanoj ofte babilis ĉirkaŭ la forno k. c., min atingis, mi ĉiam forlasis la lokon tirite de iu pura forto en la koro, dum mi sentis iun hontindan allogon kaj scivolemon. En tia okazo mi ĉiam rememoris viajn akrajn, helajn okulojn rigardantajn de post la ferkadraj okulvitroj. Do vi min demandas, ĉu la amo malhelpas studadon; ĉu pura, malegoista kaj solece-brila kortuŝo, kiun, al mi ŝajnas, nur homoj enamiĝintaj travivas, ne estas ambrozio, kiun la junuloj devas almenaŭ unu fojon gustumi? En la vortoj de Paŭlo kaj Tolstoj parolitaj pri la rilato inter viro kaj virino kuŝas kompreneble forta kaŭzo nerifuzebla. Mi ankaŭ ĝin jesas; sed, ĉu ĝi estas la plej profunda fundo de la vivo?
Skribinte longan sensencaĵon mi timas, ke mi vin ĝenas. Sed mi tre ĝojos, se vi skribos al mi pri via opinio, kiam vi vin sentos pli bonfarta.
Hieraŭ estis antaŭdecidite iri post la antaŭlegado al Haneda[2] por kolekti materialon; sed ne interesite mi tion rifuzis kaj iris sola promeni ĝis la ĉirkaŭo de botanika ĝardeno en Koiŝikaŭa[3]. Lastatempe mi mem min sentas iom neordinara. Al mi la muskoloj kvazaŭ malstreĉiĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi pripensadis pri absurdaj aferoj. Tio povas esti kaŭzita ankaŭ de tio, ke vi ne estas ĉi tie en Tokio.
La monon petitan mi al vi sendos. Vi devos elspezi pli multe ol en la universitato. Mi vin ne kontraŭopinias pri memkuirado, sed vin gardu antaŭ malpermesitaj aferoj. Monon vi povas elspezi senzorge, ĉar mi havas iom pli multe ol bezone.
Ĉi tiun nokton mi ial sentas deziron, plie skribadi al vi; tamen, ĉar la nokto estas jam malfrua kaj mi timas malbone influi sur vian malsanon, mi ĉi tie ĉesas.
Estas ja nokto, en kiu mi eksentas amon al ĉiuj ajn.
Do (de tie ĉi la letero estas forstrekita).
Via A.
(De B. al A.)
Ŝiobara, la 20an de Septembro 1912.
Kara A.!
Promeninte, sur la revena vojo mi kaptis unu maloftan tineon ankaŭ hodiaŭ. Ĝi povas esti nova speco. Ŝiobara estas iom pli bona loko por kolektado de materialo.
Vi eksciis amon? Lastatempe miaj nervoj iom pli-akriĝis.
Kiu povas esti favorito de amo krom vi? Vi havas sanan korpon, sinceran karakteron, allogan vizaĝon kaj puran naivecon. Antaŭ vi estas entreprenoj kaj malantaŭ vi riĉeco.
Tio ne estas sarkasmo, sed nur sinsekva aranĝo de faktoj tiel simplaj, ke ili povus ŝajni sarkasmaj.
Amo estas forteodora esenco, kiu povas fermenti nur en la provizejo plena je nutraĵoj.
La kompatinda malsanulo kiel mi eĉ ne flaras ĉi tiun esencon sen pulsobatego. Ne pro envio ... ne, pro envio, pro klara envio.
Sed estas en la mondo homoj, kiuj meritas amon, kaj ankaŭ homoj, kiuj ne meritas amon.
Mi vin kuraĝigas, nepre efektivigi vian amon. Mi eĉ povas diri, ke estas eraro de Dio, ke vi ne havas aman historion.
Tolstoj estas, oni povas diri, optimisto, kiu ebriiĝinte de bona vino deliradas. Kia simpla aminda koro!
Vi, kiu predikas pri Tolstoj kaj Paŭlo samtempe, erare metis infanon apud la diablon.
Kristo estis dufoje krucumita, unue de judoj kaj duafoje de Paŭlo.
Per la unua sufero li ĉieleniris, sed per la dua li estis teren forĵetita.
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.