Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Iom pri la autoro

Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la autoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.

Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.

Mi naskighis en la jaro 1904 en Stare Mesto-Uherske Hradiste, Chehhoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi farighis instruisto. En tiu chi okupo mi trovis plenan felichon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, char laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.

Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dedichitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi chiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, audaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.

La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh-instruisto, Dolfa Bartoshik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom plirichigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantigho mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante shin pri rajto traduki shiajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en Chehhan lingvon. Baldau mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaumilita Heroldo, Esperanto-prelegoj en Chehhoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi farighis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamo el Svedulo kaj aliaj)--iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed ankau por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo au ludilo, sed grava faktoro por interkomprenigho de la popoloj.

Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori chi tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn antau ol mi komencis verki la Stafeton!

Vi demandas ankau pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. Shi estas chiam la unua legantino de miaj manuskriptoj. Shiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas--ankau shi estas Esperantistino.

Esperanton mi rigardas kiel tre taugan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgrau chiuj malfacilajhoj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektivighos.

Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu chi afero estas vi.

Sincere vin salutas via Chehhoslovaka amiko.

F. Omelka.

Al la memoro de siaj gepatroj dedichas la autoro

Antauparolo

ALASKO--malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj neghblovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenajhoj, de chielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu--kiel neniu alia--estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preskau senhoma, char por unu homo--blankulo, Eskimo au Indiano--estas spaco da 25-kilometra kvadrato....

_Kaj al tiu chi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj antau malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trovajhoj de multekosta metalo, kio vigligis la loghantojn de chiuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo klinighis en humila respekto kaj senlima admiro antau la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitigho, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas--esti homo. Kaj chiuj atendis en angora strecho, chu atingos ghustatempe sian celon_--la alaska stafeto.

Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ghi kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza chevalo. Ghi fajfis, bruegis, ghemis. Ghi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn loghejojn.

Post la sesa horo la vento ankorau plifortighis. Ghi suprenlevis de sur la tero freshan neghon, portis ghin alten kaj pelis ghin antau sin. El malproksimo audighis malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj pushis unu la alian, kunighis kaj denove rompighis, ghis la tero tremis.

Malgrau la malbona vetero, chirkau la sepa horo la pordoj de la domoj malfermighis kaj en la neghblovadon eliris gepatroj kun siaj infanoj. Ili apenau transpashis la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ghi ekpikis iliajn vizaghojn kaj penetris ghis la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entirighis en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj shalojn kaj iliajn chapojn malsuprentiris ghis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.

"Terure!" ghemis plenaghuloj kaj la infanoj singultis.

Sed neniu revenis hejmen. Chiuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.

En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaue apud la scenejo svarmis infanoj. Malantaue sidis plenaghuloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj.

"Mi diras al vi, ke fraulino Elias devas havi nervojn kiel shnurojn, por ebligi al shi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino.

"Mi opinias, ke shi jam alkutimighis," respondis la sinjorino.

"Sed tamen.... Almenau por mi tio estus super la fortoj."

"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaghaj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodiau--kiu ja mirus? Infana teatrajho! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."

"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en chiu libera momento. Mi mem konas ghin jam parkere."

"Kaj la teatrajho estas versimile tre interesa. El tio, kion mi audis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatrajho prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ghia ekfloro," daurigis la konversacion plua sinjorino.

"Plej multe plachis al mi tiu okazintajho kun iu orministo," diris Davison.

"Kiu? Pri tio mi ne audis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ghis tiu momento silentis.

"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Jhurnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj orshtonoj, kiuj estas troveblaj je chiu pasho. Chu mirinde, ke la homoj alvenadis chi tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis audeblaj de la mateno ghis la nokto. Chiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj richecon. Kaj post nelonge oni povis audi nomon novan, kiun pli frue neniu audis. Nome, Nome audighis el chiuj flankoj."

"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la rakontantan virinon.

"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, chiu orministo sciis, ke tiu chi regiono trovighas en la ekstrema okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko nomighas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen nomo--_no name_.[1] La esprimon no name mallongigis la orministoj je Nome kaj tiu chi nomo jam restas por nia urbo."

[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = neniu nomo.]

"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.

"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili serchis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili kunvenadis kaj amuzighis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn. Li loghis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris. Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis videbla ankau en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon. Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."

"Kion?"

"Sam kushis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis elcherpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke apud li kushis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."

"Do Sam estis richegulo?"

"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en civilizitan mondon. Chi tie la tuta richajho havis por li neniun valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfelicha malrichulo."

"Ghi estis vera tragedio," diris enpense juna jhurnalisto Hilton, kiu venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere morti sur la sojlo de sia felicho, tio estas iom kruela."

"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis chi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiau--"

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from The Adventures of Sherlock HolmesIllustrated scene from FrankensteinIllustrated scene from The Great Gatsby

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.