Storieta
English
Save & sign up

The opening · free to read

Ĉar Esperanto estas oficiale nur lingvo, paroli je la nomo de Esperanto rajtas nur la L. K. kaj ĝia Akademio, kies rolo estas la konservado de la lingvo de l' Fundamento.

Tute stranga, ne verŝajna, estas la supozo, ke ian tagon ia registaro, antaŭ ol akcepti Esperanton, postulus kelkajn ŝanĝojn, kiel ekz. la forigon de l' akuzativo aŭ la anstataŭigon de nia multnombra finiĝo j per i, n aŭ x, sed, eĉ tiam, neniu tutmonda esperantista reprezentantaro, se ĝi estus ebla (kaj efektive ĝi estas nepre neebla), havus la rajton diskuti pri tiuj ĉi lingvaj punktoj, kiujn oni devus resendi al la L. K., regule reprezentata de la Akademio.

Sekve tiu ĉi argumento por pravigi la starigon de ia oficiala reprezentantaro de l' Esperantistoj estas senvalora.

Pli firmaj ne estas la aliaj argumentoj, nelingvaj.

Ju pli ni iros antaŭen, des pli ni konstatos, ke inter ni Esperantistoj nur la lingvo estas komuna, sekve nur ĝi vere oficialaĵo. Pri ĉiuj aliaj aferoj: pacemo aŭ militemo, patriotismo aŭ internaciismo, socialismo aŭ konservativismo, liberpenso aŭ religio, kaj, en nia propra organizaĵo, demokratismo aŭ aŭtoritatismo, «centrismo» aŭ kunfederiĝo, apartenado al ia aktiva esperantista societo aŭ ne,--plej diversaj estas la opinioj, kaj neniu homo aŭ komitato havas la rajton, je la nomo de l' Esperantistaro, aprobi aŭ malaprobi unu aŭ alian el tiuj vidmanieroj, nek elĵeti el nia Esperantistaro tiujn, kiuj ne same opinias kiel ili pri ĉio tio ĉi.

Ni ne bedaŭru tiujn nunajn vivkondiĉojn. Post la dudekkvinjara heroa periodo alvenas nova pli praktika, dum kiu nia tasko estas enpenetri,--precipe per persona, ne esperantista influo,--en ĉiujn rondojn, por ilin almiliti. La lingvon ni devas prezenti nur kiel lingvon, ĉar per si mem ĝi estas nenio alia. Sed ni ne timu: ĝi senrimarke kunportos kun si internan ideon, kaj ĝia venko ne estos nur lingva!

Sed ĉu tiuj, kiuj deziras ian oficialan reprezentantaron, sin demandis, kiu estus la situacio de tia oficiala nelingva Reprezentantaro, se ia registaro postulus de ĝi,--kaj tio ne estas vana supozo,--ke ĝi rifuzu oficiale, t. e. je la nomo de l' Esperantistaro, ĉiun solidarecon kun la agado de aliaj, eble alilandaj Esperantistoj? Kion do ĝi respondus por sin senkulpigi? Ke alian ligilon, ol la lingvon ni ne havas inter ni, ke Esperanto estas nur lingvo!

Nu! ĉu tian nelingvan reprezentantaron ni sekve bezonas? Utila ĝi povus esti al kelkaj, kiujn ĝi «eminentuligus», sed certe ne al Esperanto mem.

Oni do, laŭ la ekzemplo de la Oka kaj por nia estonta paco, ne plu parolu pri tio, kaj definitiva fariĝu la sine die'a Krakova prokrastiĝo.

Pri la nelingvaj mi preferus ne paroli. Vole, nevole ili restos ĉiam fakte privataj institucioj, ĉar nur arta estas ilia oficialeco. Vivrimedojn ili facile trovos, kiam ili konsentos, lasante flanke ĉiun lingvan demandon, ne plu paroli je la nomo de la tutmonda Esperantistaro kaj simple alportos sian memvolan, sindonan helpon al la propagando de nia Esperanto. Liberaj institucioj, ili renkontos, kiel la U.E.A., neniun malamikon inter ni, sed male apogon laŭ iliaj servoj.

La lingvaj institucioj ne bezonas la «monan» helpon de l' Esperantistaro. Multaj estas la gazetoj, kiuj volonte pagos difinitan sumon por ricevi la oficialajn komunikaĵojn de l' Akademio kaj multaj la eldonistoj, kiuj volonte aĉetos la privilegion eldoni la akademiajn librojn.

Cetere por la sukceso mem de nia lingvo, dezirinde estas, ke tiuj ĉi lastaj restu maloftaj kaj malmultaj. Neniu eraro estus pli grava, ol la opinio, ke la Akademio, laborante rapide, devas direkti la lingvon. Modesta, senbrua, ne elvokante lingvajn diskutojn, estas ĝia plej racia labormetodo. Ĝi ne havas kaŭzon por timi antaŭ la riproĉoj de tiuj, kiuj plendas, ke ĝi nenion faras, pro tio ke ĝi ne alportas ĉiujare novajn vortojn, novajn regulojn kaj eble reformojn.... Ĝi ne altiras sur sin la atenton kaj apenaŭ oni konas ĝian ekziston kaj la nomojn de la Akademianoj!--Des pli bone.--Tio pruvas, ne ke ĝi estas mallaborema, sed ke ĝi komprenas, ke ĉiu vana «lingvistika» agitado povas esti nur malutila, ke grava estas ĝia morala respondeco kaj ke--ĉar Esperanto estas vivanta, por multaj natura lingvo--neniun paŝon la Lingva Komitato devas fari antaŭen tian, ke ĝi poste devus returnen iri. Ne per teoriaj diskutoj, sed per uzo, kvazaŭ instinkta, oni vivigas lingvon.

La tre saĝan raporton de Rektoro Boirac aprobis en Krakovo la L. K. kaj tute prave.

Kaj nun ni ĝoje, sentime, daŭrigu nian propagandon por Esperantismo, per Esperanto nur lingvo!

Th. Cart.

--Ĉu vi, Stanley?--Jes, Sinjoro.--Vi scias, ke de kvar jaroj oni ne havas sciigojn pri Livingstone.--Jes, Sinjoro.--Ĉu li mortis aŭ ankoraŭ vivas?--Mi ne scias, Sinjoro.--Vi tuj foriru al Centra Afriko kaj retrovu Livingstone vivan aŭ malvivan.--Bone, Sinjoro!--Jen ĉeko.--Dankon, Sinjoro.--Bonan vojaĝon; ĝis la revido!--Ĝis la revido, Sinjoro!

Kaj Gordon Bennett denove ekdormis.

Tute simila afero okazis dum la unua semajno de Aŭgusto en la domego de la strato Lacépède, centra sidejo de ĉi tiu centra gazeto. Mi estis en la speciala salonego de la redaktoroj, ripozante post laciga laboro. (Mi redaktas la unuan paĝon de l' kovrilo de L. I.). Sidante en remburita seĝego, mi fumis tre longan cigaron kun ringo el orumita papero, kaj nenion pripensante mi rigardis la dube-bluan fumon, kiu supreniris spirale al la plafono. Antaŭ mi, sur tablo, staris grandampleksa glaso kaj multe da boteloj enhavantaj ruĝajn, verdajn, bluajn likvorojn. En mia glaso estis science farita miksaĵo de diversaj alkoholaĵoj, kiun mi trinkis de tempo al tempo per pajlotubeto. (Sed tion ne diru, ĉar mi estas sekretario de sobreca societo). Kun plezuro mi pensis pri la longa monato de mallaboremo kuŝanta antaŭ mi. (La gazeto ne eliras en Aŭgusto). Ĉirkaŭ mi oni aŭdis la ĉiuspecajn bruojn de laboranta gazetejo. Senĉesa sonorado de telefono (L. I. havas specialan fadenon kun ĉiu ĉefurbo de Esperantujo), pordoj fermataj kaj malfermataj, muziko de la liftoj, kiuj ĉiame alteniĝas kaj malalteniĝas inter la teretaĝo kaj la kvin etaĝoj[1] de nia granda abelujo, ronkado de la aŭtomobiloj ĉiam pretaj por la foriro en nia vasta korto. Kaj ĉi tiuj multaj bruoj unuiĝis, kunfandiĝis por liveri al la orelo impreson de senĉesa murmurado simila al bruo aŭdata, kiam oni ŝtopas la orelon per mara konko. Ĉi tiu bruo (kaj eble ankaŭ la alkoholaĵoj) igis min unue revema, poste dormema kaj la konscio pri ekstera mondo estis iom post iom neniiĝanta, kiam subite voĉo min vekis. Antaŭ mi staris malalta viro, senhara, kun blankaj vangharoj, verde vestita, kun arĝentaj galonoj sur ĉiuj kudraĵoj kaj ŝtala ĉeno ĉirkaŭ la kolo. Li estis la propra pedelo de la ĉefredaktoro, terura drako, kiu gardas la pordon de l' sanktejo.

Mi pene leviĝis, tre malkvieta. Plej ofte, kiam lia Moŝto venigas mian malmoŝton, ne estas por min gratuli. Kaj sekvante malrapide la gravmienan pedelon, mi serĉis en la memoro, je kio mi povas esti kulpa. Ĉu mi skribis ion kontraŭfundamentan, ĉu mi uzis iun «Maŭpinaĵon»? Ĉu oni trovis en unu el miaj artikoloj la aĉajn vortojn heziti, konkeri aŭ menso? Cetere mi ne havis multe da tempo por pripensi la aferon. Terure rapida lifto min levas ĝis nivelo de la timinda ĉefredaktorejo. Momente mi staras en vestiblo; apud la muroj atendas sinjoroj kaj sinjorinoj sidantaj sur ledaj benketoj. Unuj junaj, aliaj maljunaj (ne la sinjorinoj); unuj longharaj, aliaj senharaj (ne la sinjorinoj); unuj palaj, aliaj ruĝaj (ne la sinjorinoj); sed ĉiuj, ĉiuj kun paperoj en la mano; ili estas gesinjoroj verkistoj, novelistoj, versistoj, dramistoj, humoristoj alportantaj siajn verkojn al la terura manĝegulo, kiu sidas malantaŭ la malbenita pordo.

Sed ĉi tiu pordo malfermiĝas; du paŝojn antaŭen, mi staras en la sanktejo. Kredeble ĉiuj legantoj jam konas la skribejon de nia ĉefredaktoro. Nur per kelkaj vortoj mi ĝin priskribas por la samideanoj malproksime loĝantaj (Groenlando aŭ Centra Afriko), kiuj tre malofte pasas tra la strato Lacépède.

Funde de l' ĉambro, sur muro, la Fundamento skribita per oraj literoj sur tabulo el marmoro; en anguloj, diversaj aparatoj: kribrilo por vortoj, filtrilo por stilo, pesilo por esprimoj; apud la pordo, kaptilo por Idistoj; fosiloj por fosi nian sulkon; grandega paperkorbego plenigita, ĝis rando, per manuskriptoj ankoraŭ ligitaj de siaj rubandoj (la nepresitajn manuskriptojn ni ne resendas[2]). En mezo de la ĉambro granda skribotablo kovrita de amaso da paperaĵoj (atestoj pri fideleco, k. t. p.), kaj ornamita de amikaj portretoj (D-ro Smulders kaj aliaj). Fine, malantaŭ la tablo, lia ĉefredaktora Moŝto mem, kiu min rigardas kun satana rideto sur la lipoj.

--Bonan tagon, li diras per tondra voĉo, kiu tintigas la vitraĵojn.

Mi salutas, murmuretante ion.

--S-ro Corret ankaŭ tiun ĉi jaron ne povos ĉeesti la kongreson.

(Kial li diras tion al mi!)

--S-ro Era ankaŭ ne estas libera.

(Timtremo komencas trakuri mian dorson.)

--Vi iros al la kongreso kaj faros raporton.

(Fulmotondro falanta antaŭ miajn piedojn ne farus al mi pli teruran impreson; mi lin rigardas kun okuloj similaj al radoj de veturilo, ne povante elparoli eĉ unu vorton.)

--Jen mia propra «kongresa Fundamento». Tion dirante, li prezentas al mi belan libron marokene binditan kun arĝentaj fermiloj.

Mi prenas la volumon, kaj tuj revenas mia voĉo.

--Sed, Sinjoro, Krakovo estas en sovaĝa lando.

--Vi havas la Fundamenton.

--Oni diras, ke lupoj kuras en la stratoj.

--Vi ŝirmos vin per la Fundamento.

--Kiam mi devos foriri?

--Tuj.

--Sed... mi ne pretigis mian valizon.

--Sufiĉas la Fundamento.

--Mi ne kisis mian edzinon. (Malvere, mi estas fraŭlo.)

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from Alice's Adventures in WonderlandIllustrated scene from The Adventures of Sherlock HolmesIllustrated scene from Frankenstein

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.