Storieta
English
Save & sign up

The opening · free to read

Parizina

«Dum la regado de Nikolao III, Ferrara estis makulita de hejma tragedio. Per la atesto de unu servisto kaj persona observado, Markizo de Este[1] malkovris la sangadultajn amojn de sia edzino Parizina kaj sia bastarda filo Hugo, bela kaj kuraĝa junulo. Ili estis senkapigitaj en la kastelo, post la sentenco de la patro kaj edzo, kiu publikigis sian honton, postvivinte al iliaj ekzekutigoj. Li estis malfeliĉa, se ili estis krimaj; se ili estis senkulpaj, li estis tiam plej malfeliĉa: nek estas tie ĉi ia ebla situacio, ĉe kiu mi povas sincere aprobi la lastan faron de justeco el ia patro.»

(Gibbon’s Miscellaneous Works, vol. III, paĝ. 470.)

[1] En la angla poezio, «Markizo de Este» estas anstataŭigita per la nomo Azo, pro postulo de la verso.

I.

Estas la horo, kiam oni aŭdas el arbaroj la akran pepadon de la najtingalo; estas la horo, kiam la promesoj de la geamantoj ŝajnas dolĉaj je ĉia mallaŭta vorto, kaj malforta venteto, proksimaj riveretoj muzikas al la dezerta orelo; kiam la roso delikate surverŝas la florojn; la steloj brilas sur la ĉielo, la lazuro de l’ondoj estas pli densa, la koloro de la foliaro pli bruna; kaj en la spaco vastiĝas la malhela lumo, dolĉa, pura, kiu sekvas la falon de l’tago, kiam la krepusko fluidiĝas sub la leviĝo de la luno.

II.

Sed ne por aŭdi la bruadon de l’akvofalo Parizina forlasas sian ĉambron, ne por rigardadi la ĉielan lumon ŝi promenas en ombro de la nokto; ŝi sidiĝas en la arbareto de Este, ne pro amo al ĝiaj floroj tute ekfloritaj; ŝi atentas ne al najtingalo, sed al alia kanto tiel amema. Tie glitas paŝoj sur la dika foliaro; ŝia vizaĝo paliĝas, ŝia koro batas rapide; unu voĉo paroletas tra la bruantaj folioj, la ruĝeco revenas al ŝia vizaĝo, ŝia brusto spiras. Unu momenton plu, ili sin renkontos. Ĝi pasis... La amanto staras apud ŝiaj piedoj....

III.

Kio estas por ili la ĉirkaŭanta mondo, kun ĝia ŝanĝo de tempo kaj sezono? La estaĵoj, la tero, la ĉielo estas nenio por iliaj spirito kaj okuloj. Kiel la mortintoj, ili estas indiferentaj pri ĉio envolvanta ilin. Kvazaŭ ĉio estis mortinta, ili sole vivas unu por la alia; iliaj ekĝemoj mem estas plenaj de ĝojo tiel profunda, ke se ĝi ne malfortiĝus, tiu feliĉa frenezeco detruus la korojn suferintajn ĝian varmegan jugon. Ĉu en tiel tumulta kaj amema revo ili pensas pri krimo aŭ danĝero? Kiu, sub la jugo de tiu pasio, haltis aŭ timiĝis en tia horo, aŭ pensis kiel mallongaj estas tiaj momentoj? Sed tamen, ili jam pasis... Ho ve! ni devas vekiĝi, antaŭ ol scii, ke tiu revo ne revenos plu....

IV.

Kun amemaj rigardoj ili forlasas la lokon de la estinta kulpa ĝojo; kvankam ili havas esperon kaj faras promesojn, ili malĝojiĝas, kvazaŭ tiu disiĝo estus la lasta. La oftaj ekĝemoj, la longa ĉirkaŭpremo, la kisoj sur la vizaĝo de Parizina antaŭ la ĉielo, sub la lumo de la kvietaj steloj, kiuj el malproksime atestis iliajn malfortecojn, ne pardonante ilin, ĉio tio retenas ilin en la loko de l’krimo. Tio devas okazi, ili devas disiĝi kun malespera ĉagreno en la koro, kun la profunda kaj trema senkuraĝo, kiu rapide sekvas la malbonajn farojn.

V.

Kaj Hugo reiras la solulan liton, dezirante fervore aliulan edzinon; sed ŝi devas remeti kun konsciencoriproĉo sian kapon apud la kredema koro de la edzo. Kredeble febra en la dormado, kun la vizaĝo ruĝa pro malkvietaj sonĝoj, ŝi elparolas unu nomon, kiun vekita ŝi ne kuraĝus diri; ŝi premas la edzon kontraŭ sian bruston, kiu batas por alia forestanta: li vekiĝas je tiu ĉirkaŭpremo, kaj kredante sin feliĉa, li konfuzas la sonĝajn ekĝemojn kaj la varmajn karesojn kun tiuj, kiujn li kutimis glori, kaj kortuŝiĝis ĝis la larmoj pro ŝi, kiu, eĉ dormante, amegis lin.

VI.

Li ĉirkaŭtenas ŝin dormantan kontraŭ sia koro, por aŭdi ĉian interrompitan vorton; li aŭdas ... kial Princo Azo ektremas, kvazaŭ li estus aŭdinta la voĉon de la ĉefanĝelo? Prave li ektremas ... plej grava sentenco tondros super lia tombo, kiam li vekiĝos por ne plu dormi, kaj aperi antaŭ la Eternula trono. Prave li ektremas, lia tera paco mortis post la aŭdado de tiu nomo, kiu, elparolita dum la dormado elmontris ŝian kulpon kaj la honton de Azo. Kies nomo estas tiu, kiu sur ŝia kapkuseno sonas timinda? Kiel la rompanta ondo, rulante la tabulon al la marbordo, ĵetas al la pintaj ŝtonegoj la malfeliĉulon, kiu falas por ne plu leviĝi, tiel la frapo vundis lian animon. Kies nomo estas tiu? de Hugo, ĝi estas la lia; vere li neniam suspektis tion! Estas la nomo de Hugo, filo de la virino, kiun li amis, lia tuta malfeliĉo, produkto de lia erarigita juneco, kiam li perfidis la honestecon de Bianka, fraŭlino kies malprudenteco konfidigis ŝin je li, kiu ne edziniĝigis ŝin.

VII.

Li tiris la ponardon el la ingo, sed reingigis ĝin antaŭ ol la pinto estos libera; kvankam nun malinda vivi, li ne kuraĝis mortigi tiel belan ekzistaĵon, ne vidante, dormante tie ne plu; tiam li ne vekis ŝin, sed fiksis al ŝi tian rigardon ke, se ŝi estus vekiĝinta el sia ravo, ĝi glaciumus la senton ree dormi: sur lia frunto, sub la lumo de la brulanta lampo, brilis grandaj gutoj. Ŝi ne plu parolis, sed ankoraŭ dormadis, dum ĉe lia juĝo ŝiaj tagoj estis kalkulitaj.

VIII.

Je la mateno, li serĉis kaj trovis, en multe da rakontoj de la ĉirkaŭvivantoj, la pruvon de ĉio, kion li timis koni: iliajn nunajn kulpojn, sian estontan malfeliĉon. La fraŭlinoj, longatempe kunkulpaj, serĉas savi sin transportante la krimon, la honton, la sentencon al ŝi. Sekreto ne estas plu; ili rakontas ĉian detalon, kiu povis alporti plenan kredaĵon al la diskonigita okazo; la vundita koro kaj la orelo de Azo havas nenion plu por aŭdi aŭ suferi.

IX.

Li ne estis homo, kiu amus prokraston; en la parlamento de la ŝtato, la estro de la antikva regno Este sidiĝis sur la juĝa trono; liaj nobeloj kaj gvardioj estas tie; antaŭ li staras la kulpaj geamantoj, ambaŭ junaj kaj unu en la plej granda beleco! La alia, kun zono sen glavo, la manoj katenataj, ho Kristo! Kiel povas filo stari tiel antaŭ la patro! Hugo tamen tiel devas renkonti lin kaj aŭdi la koleran sentencon, la rakonton de sia malfeliĉo! Kvankam silenta, li ne ŝajnas konsternita.

X.

Kvieta, pala, senvorta, Parizina atendis sian juĝon; kiel ŝi ŝanĝiĝis de post lasta fojo, kiam ŝiaj vivaj okuloj dissemis ĝojon ĉirkaŭ la hela salono, kie nobeloj fieriĝis atendi, kie Beleco aspiregis imiti ŝian ĝentilan voĉon kaj amindan mienon, kaj kolekti el ŝia aero kaj paŝado la ĉarmojn de ilia reĝino. Ke ŝiaj okuloj tiam ploru pro malgajeco, tuj mil militistoj antaŭenirus, mil elingitaj glavoj brilus proprigante al si ŝian malpacon. Kio estas nun ŝi? Kio estas ili? ĉu ŝi povas ordoni; ĉu ili povas obei? Silente kaj indiferente, kun la okuloj mallevitaj, la brovo sulkigita, la brakoj krucigitaj, la mieno glaciumita, la lipoj malfacile kaŝantaj la sarkasmon, tie staras la kavaliroj, la sinjorinoj, la tuta kortego fine. Ke li, la elektita, kies lanco kuŝanta antaŭ lia rigardo, havu la brakojn malligitajn unu momenton, li mortus aŭ gajnus la liberecon... La amanto de sia duonpatrino estas tie katenita apud ŝi; li ne vidas ŝiajn ŝveliĝintajn okulojn, plenigitajn de larmoj malpli pro ŝia malespero, ol pro tiu de li; la palpebroj, sur kiuj la violkoloraj vejnoj desegnis maldikajn liniojn plialtigitajn per la tre dolĉa blankaĵo, kiu invitis la plej ameman kison, nun ŝajnis kunpremi la okulojn kun varma kaj dubeblua flamo: ili brilis tiel malĝoje, kiam la larmoj silente verŝitaj amasiĝis kaj plenigis ilin.

XI.

Li ankaŭ estis plorinta pro ŝi; sed pro la ĉeestantoj rigardantaj lin, lia malĝojo, se li havus ĝin, ne aperis. Li altigis fieran kaj severan frunton, se ian ĉagrenon lia animo sentus, li ne tremis antaŭ la amaso; tamen li ne kuraĝis rigardi ŝin. La memoro al la pasintaj horoj, lia krimo, lia amo, lia nuna stato, la patra kolero, la malamo de la honestaj homoj, lia tera kaj eterna fatalo, ŝia fatalo, ho! la ŝia, tio malpermesis al li rigardi ŝian malĝojegan frunton! Alie, lia ravita koro malkaŝus konsciencan riproĉon pro la tuta malbono, kiun ĝi faris.

XII.

Kaj Azo parolis: «Hieraŭ ankoraŭ mi fieriĝis pri mia edzino kaj pri mia filo; la revo en tiu mateno forflugis; antaŭ la ekfiniĝo de l’tago mi havos neniun el ili! Mia vivo devas solece treniĝi. Nu! tio pasu; tie ĉi ne vivas iu, kiu ne agus kiel mi; tiuj ligiloj estos rompitaj ne de mi; tio pasu ankaŭ, la sentenco estas pretigita! Hugo, la pastro atendas vin, kaj poste la rebato al via krimo! Iru, direktu viajn preĝojn al la ĉielo; antaŭ la leviĝo de l’vesperaj steloj, vi scios ĉu tie vi povos meriti pardonon, ĉu ĝia kompato povos ankoraŭ pardoni vin; sed tie ĉi, sur la tero, estas neniu loko, kie vi kaj mi povas vivi kune almenaŭ dum unu horo. Adiaŭ! mi ne volas vidi vian morton; sed vi, malsaĝa estaĵo, vidos lian kapon!... Iru, mi ne povas diri plu... Iru, virino je voluptema brusto! Ne mi, sed vi verŝis lian sangon! Iru, se vi povos vivi post tiu spektaklo, kaj ĝojiĝu pri la vivo, kiun mi donas al vi.»

XIII.

Tiam sovaĝa Azo kaŝis al si la vizaĝon, ĉar ĉe lia frunto la ŝvelaj arterioj batis, kvazaŭ varma sango alfluis kaj refluis lian cerbon; li kurbiĝis iom da tempo, metis la tremantan manon antaŭ la okuloj, vualante ilin kontraŭ la amaso; dum Hugo, altiĝante la katenitajn manojn, petis la atenton de la patro dum mallonga tempo; la silenta sinjoro ne malpermesis, kion li petis. «Ne estas ĉar mi timas la morton; vi vidis min flanken je vi rajdi tute ruĝa de sango tra la batalo, nek foje viaj sklavoj tiregis el mia mano senutilan glavon, kiu disverŝis pli da sango por vi, ol iam mia hakilo faris por mi. Vi donis al mi la vivon, vi povas repreni ĝin: donacon pro kiu mi ne dankas vin; la ofendoj al mia patrino ne estas forgesitaj, ŝia malŝatita amo, ŝia nomo ruinigita, la honta heredo de ŝia idaro; sed ŝi kuŝas en la tombo, kie ŝia filo, via konkuranto, baldaŭ ripozos; ŝia krevita koro, mia kapo eltranĉita atestos anstataŭ vi, inter la mortintoj, kiom sincera kaj karesa estis via juna amo kaj via patra zorgo! Estas vere, ke mi senhonorigis vin, sed domaĝo pro domaĝo; vi sciis, ke tiu ĉi juĝata via fianĉino, alia viktimo de via malhumileco, antaŭ longatempe estis difinita por mi; vi vidis ŝin kaj vi avidis ŝiajn ĉarmojn; kun via vera krimo, el kiu mi devenis, vi malestimis min kiel malindaĵon, kiel malnoblan paron por ŝiaj brakoj, ĉar vere mi ne povis sopiri al la leĝa heredo de via nomo, nek sidiĝi sur la hereda trono de Este. Tamen, se mi vivus kelke da someroj plu, mia nomo brilos pli, ol tiu Este kun honoroj tute miaj. Mi havis glavon, mi havas bruston, kiu almilitus tiel altan plumfaskon, kiel neniam balanciĝis laŭlonge de la rango de ĉiuj viaj reĝaj moŝtoj; nek ĉiam la kavaliraj spronoj estas plej brile portataj de tiuj plej alte devenintaj: la miaj pikis la flankojn de mia kurĉevalo antaŭ la malhumilaj ĉefoj el princa rango dum la batalo, sub la ekscitanta krio: “Este kaj Venko!” Mi ne volas defendi la kaŭzon de la krimo, nek petegi vin por reaĉeti el tempo kelke da mallongaj horoj aŭ tagoj, kiuj devas pasi super mia sensenta kadavro. Tiaj momentoj de frenezeco, kiaj la pasintaj, ne povis nek devis daŭri. Kvankam mia deveno kaj mia nomo estas humilaj, kaj la nobleco de via raso malŝatas ornami tian objekton kian mi, tamen miaj trajtoj malkaŝas ian similecon al la vizaĝo de mia patro, mia spirito montras ĉion de vi. El vi devenis mia kuraĝeco, el vi ankaŭ... Kial vi ektremas? El vi, kun tuta ĝia forto, devenis mia valora brako, mia flama animo; vi donis al mi ne nur la vivon, sed ĉion, kio igis min plej simila al vi mem. Vidu, kion faris via krima amo! ĝi rekompencis al vi per tre simila filo! Mi ne estas bastardo ĉe mia animo; ĉar tiu ĉi, kiel la via, malamas kontrolon; pri mia vivo, tro frua donaco, kiun vi donis al mi por repreni ĝin tiel rapide, mi ne taksis ĝin pli ol vi, kiam vi plialtigis la kaskon sur la frunto kaj ni ambaŭ batalis unu apud la alia, puŝante niajn kurĉevalojn sur la mortintoj. La estinteco valoras nenion, fine la estonteco estos ankaŭ samvalora. Mi dezirus esti mortinta tiam, ĉar kvankam vi kaŭzis la malfeliĉon al mia patrino, kaj forprenis la fianĉinon difinitan por mi, tamen mi sentas, ke vi estas mia patro. Kvankam estas severa via kruela dekreto, ĝi estas justa eĉ elveninte el vi. Naskita en la peko por morti hontoplena, mia vivo komenciĝis kaj finiĝos same. Kiel eraris la patro, tiel eraris la filo; vi devas puni ambaŭ ĉe unu sola. Laŭ la homa vidpunkto, mia krimo ŝajnas la plej malbona, sed Dio juĝos inter ni ankaŭ.»

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from FrankensteinIllustrated scene from The Great GatsbyIllustrated scene from Pride and Prejudice

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.