Public-domain ebook
La Nigra Galero
Language: eo366 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Historical Novels·German Literature
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #24074.
Public-domain ebook
Language: eo366 downloads on Project Gutenberg
Subjects
In: Esperanto·Historical Novels·German Literature
Public-domain ebook sourced from Project Gutenberg #24074.
The opening · free to read
Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajxeto Liefkenhoek, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj cxiu -- estro kiel soldato -- prenis sian ofican lokon sur la remparoj.
La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte gxi jxetis la sxauxmerojn trans la sxirmmurojn, en la vizagxojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.
Ankaux en la fortikajxeto Lillo, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, auxdigxis korneto; klare oni auxdis tra la venta bruego, tra la akvo mugxanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu sxipbatalo sur la "_Westerskeldo_".
La "Geuxzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon.
Kiom cxagrenis tiun cxi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Cxu ventego kaj nokto ne estis gxiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeuxzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?
Sed terure estis la milito degenerinta.
Tridekdu jarojn jam nun dauxris tiu abomena pusxado tien kaj tien cxi de la batalantaj partioj, kaj gxis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj ricxege estis gxerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ecx la virinoj forgesis humanecon kaj dolcxecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, cxar gxi tute ne konis gxin.
Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraux pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraux eble intersxangxi aux reacxeti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilagxoj povis sin savi per monpago kontraux brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reacxeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aux pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita sxipo. --
Kun zorga atento auxskultis sur la remparoj de la fortikajxeto Liefkenhoek estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj intersxangxis siajn konjektojn. La unu tion cxi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallauxte; sed poste pli certe kaj lauxte de busxo al busxo iris la vorto:
"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."
Cxiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun cxi vorton:
"La Nigra Galero."
Cxirkaux la unua cxesis la vento, kaj ankaux la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangrugxa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovagxaj vizagxoj sur la muroj de Liefkenhoek kaj Lillo, kaj duonon da horo poste sekvis tiun cxi lumfenomenon la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado sxajnis esti finita, kiel tragedio finigxas per katastrofo. Oni auxdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis gxian dauxron. La garnizonoj en la hispana fortikajxo, kvankam atentante kaj auxskultante ankoraux longan tempon, tamen neniun pafadon plu auxdis. --
"Nu, kion vi pri tio jugxas, sennor Jeronimo?" demandis la estro de Liefkenhoek al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo gxis la piedoj.
La alparolito, gxis nun apogita al la sxirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la sxultrojn.
"Ne demandu min pri tio, sennor. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe cxesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaux kreskis al mia hauxto kaj mian postenon mi tenos gxis la lasta tago; sed -- tio suficxas."
"Vi estas tre malgxentila, Jeronimo", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaux nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu cxi fortikajxeto apud la Skeldo.
"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu cxi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antauxulo ankaux estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junagxaj songxoj kaj venkesperoj. Nun li kusxas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antauxiris, falis per kuglo apud Turnhout; li ankaux opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud Tarata rivero cxe sian junan edzinon -- ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj gxis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- sennor, tiam ankaux mi kredis ankoraux pri venko kaj honoro en tiu cxi milito. Mi cxesis pri tio kredi, kaj vi ankaux cxesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon."
"Vi revas malgajajxojn, kapitano! Sed diru do, cxu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"
"Jes!"
"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"
"Jes!"
"Sekve vi kun Aleksandro Farnese eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi felicxulo!"
"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuragxa princo kun la novajxo pri la kapitulaco de la urbo cxe Don Filipon -- Dio estu favora al lia animo!"
"Vi? Vi, kapitano Jeronimo, alportis tian raporton al la regxo; -- ho, trifoje felicxulo! Mi petas, rakontu pri tio, cxar ni ja ankoraux ne rajtas forlasi la remparon."
La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimigxintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj auxskultantoj rondon cxirkaux ilin ambaux. Ne estis oftajxo, rakontigi la maljunulon Jeronimo.
"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara gxis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran cxevalon antaux la kastelo Madrida -- mi naskigxis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reauxdante denove la bruon de la rivero Manzanares. Mi antaux nelonge estis revinta pri gxia mugxado suficxe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera sendajxo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpusxis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kusxis sur la kastelo kaj la urbo; la hierauxan tagon, kiel mi poste auxdis, estis okazinta granda _autodafe, kaj la logxantaro fordormis la festan konfuzon -- cxio dormis, ecx la regxo Don Filipo. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraux mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita cxevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia cxevalo estis senspira kauxze de la antauxa sovagxa rajdado, sed estis ankoraux suficxe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la regxo! Leteroj de la princo Aleksandro de Parma! Venko!' -- La armiloj mallevigxis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormcxambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubigxis antaux miaj okuloj, kiam en la regxa dormcxambro mi genufleksis antaux la lito de la regxo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, Don Filipo, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj -- la supera cxambelano tenis la oran lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizagxon de la regxo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levigxis de sia kusxejo, maldika kaj malforta kaj elpusxis vokon, kiu preskaux estis krio:
'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'
Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaux ektremis. El la lito levigxis la regxo; li sin apogis, tute kontraux la etiketo, sur mian sxultron, la sxultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la sxvito de la vojo. La nobeloj jxetis surtuton cxirkaux liajn sxultrojn. Depost la novajxo pri la venko apud Lepanto tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris gxis la pordo de sia karulina filino, Donna Klara Isabella Eugenia, frapis -- kion valoris en tiu cxi momento al la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la regxidino, malfermis gxin iomete, sxovis la kapon en la cxambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:
'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, Donna Klara!'
Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajxo plivastigxis!"
"Kaj vi? Vi, sennor Jeronimo?" demandis la estro de la fortikajxeto Liefkenhoek la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditajxo?"
"Jes, kia estis via rekompenco, Jeronimo? Vi ne estas Calatrava kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.
"Mi ne estas kavaliro de la Calatrava ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran cxenon cxirkauxigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaux donis al mi."
"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimigxis.
"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, sennor Coronnello; gxi volas diri: nun kial vi estas tie cxi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Cxu ne vere?" demandis li kaj cxirkauxrigardis en la rondo. "Nu, mi gxin ankaux diros al vi, cxar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent nauxdekunu konstruis princo Farnese sian tendaron antaux la fortikajxeto Knodsenburg kontraux Nijmegen, por siegxi gxin; sed Gerhard de Jonge, la nederlanda estro, estis kuragxulo kaj kauxzis al ni sangigan laboron. Por lin malsiegxi marsxis ankaux Morico de Oranujo tra Arnhem en la Betuve kaj embuskinta li alproksimigxis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraux la malamikon. Vere, kuragxaj rajdistoj eliris: Francesco Nicelli, Alfonso Dovales, Padilla, Jeronimo Caraffa, Decio Manfredi kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al gxi! Antauxen ni iris kontraux la malamikon, kaj rapide tiu cxi remarsxis -- gxis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj gxis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en cxiu batalo mi estis versxinta sangon, kaj nun -- nun, kiam cxiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de Parma, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan gxi enhavis kun la cxirkauxskribo: '_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro. La morgauxan tagon oni forsxiris de mi la oran honorcxenon, donitan de Don Filipo; mian postenon ricevis iu alia pli felicxa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forjxetis kaj dungigxis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!"
The book keeps going
Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.



Scenes Storieta drew for other classics.
New illustrated classics
Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.