Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank' al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l' kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado kaj instruado de l' filo: de infanaj jaroj li jam konis la ĉefverkojn de l' rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem komencis verki poeziaĵojn.

Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras kontraŭ la fluo"[1],--jen estas la ĉefaj temoj de liaj poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l' rusa historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), "Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol 100 foje.

Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj'n kiel reprezentanton de l' principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l' rusa vivo plej multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la "utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l' moskvaj caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,--kion fari? la infanoj tamen ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj ("Sonĝo de Popov", "Skizo de l' rusa historio de Gostomislo ĝis Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto (1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.

Maria Ŝidlovskaja.

ĈAPITRO I.

La "opriĉnikoj".

En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2], princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.

Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.

La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l' diplomatia arto, li deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la veremecon de l' princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en kunsido de l' deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en Litovujo.

La fizionomio de l' princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia rideto--senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, ĉar meditado ne estas lia fako.

Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele konturigis la lipojn kaj la mentonon.

Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.

Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,--ĉio estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, similan al Ivano.

De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta vilaĝo!

La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis lia ĉevalservisto.

--He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati oni povas per hakiltenilo...

--Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?--demandis la princo, kiu tute ne deziris ripozi.

--He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas tre lacaj.

--Nu, bone,--konsentis la princo. Ni ripozu!

--He, he,--ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, demetu kaldronojn, faru fajron!

La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj demetis la kirason.

Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la festadon.

--Ne ĝenu vin, bonuloj!--afable diris Serèbrjanij: unu falko ne malhelpas la aliajn!

--Dankon, via bojara moŝto,--respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!--Nu, vi, malsaĝulinoj!--li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!

--Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!--demandis la princo.

--Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi--"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!

Serèbrjanij ekkoleris.

--La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from The Great GatsbyIllustrated scene from Pride and PrejudiceIllustrated scene from Alice's Adventures in Wonderland

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.