Storieta
English
Sign up

The opening · free to read

Ii

Kiam ili estis foririntaj, Cindrulino, kies koro estis tre malĝoja, sidiĝis kaj ĉagrenege ekploris; sed dum ŝi sidiĝis malgaja, pensante pri la malboneco de siaj fratinoj, voĉo alvokis ŝin el la ĝardeno, kaj ŝi eliris por vidi kiu ĝi estis.

Ĝi estis ŝia bapto-patrino, bona, maljuna Feino.

«Ne ploru, Cindrulino, ŝi diris, vi ankaŭ iros al la balo, ĉar vi estas bona, afabla knabino. Alportu al mi grandan kukurbon.»

Cindrulino obeis, kaj la Feino, tuŝante ĝin kun sia vergeto, ĝin ŝanĝis en grandan veturilon. Poste ŝi ŝanĝis raton en veturigiston, kaj musojn en lakeojn. La Feino tuŝis ankaŭ Cindrulinon kun sia vergeto, kaj la vestaĉoj[1] de l' malriĉa knabino fariĝis belegaj vestoj, ornamitaj per multe-kostaj puntoj kaj juveloj; ŝiaj malnovaj ŝuoj fariĝis ĉarma paro da vitraj pantofloj, kiuj ŝajnis diamantoj. La Feino ordonis, ke ŝi iru al la balo kaj sin amuzadu, sed certe lasu la balĉambron antaŭ ol la horloĝo sonorigos la dekduan horon.

[1] «Aĉ» estas sufikso malboniga jam ofte uzita de tre lertaj Esperantistoj.

«Se vi tion ne faros, ŝi diris, viaj belegaj vestoj de nove fariĝos vestaĉoj.»

Tiam Cindrulino eniris la veturilon kaj forveturis kun siaj lakeoj, tre belege, kaj alvenis al la reĝa kortego, kie ŝi estis entuziasme ricevata.

[Ilustraĵo: Cindrulino en la balo.]

La plej belega junulino en la balo ŝi estis, kaj la princo volis danci nur kun ŝi.

Sed ŝi rapidis foriri iom antaŭ la fiksita horo, kaj ŝi havis tempon por senvestiĝi antaŭ ol ŝiaj fratinoj alvenis hejme. Ili diris al ŝi, ke alestis la balon mirinda princino, pri kiu la princo entuziasmiĝis. Ili nesciis, ke la princino estis Cindrulino mem.

Iii

Tri fojojn Cindrulino sammaniere iris al la reĝaj baloj, sed la trian fojon ŝi forgesis la ordonon de l' Feino, kaj ŝi aŭdis la horloĝon sonorigi la dekduan horon.

[Ilustraĵo: Ŝi forkuris el la balĉambro.]

Ŝi forkuris el la balĉambro kaj rapidege malsupreniris la ŝtuparon. Sed ŝiaj vestoj ĉiuj fariĝis vestaĉoj antaŭ ol ŝi eliris el la palaco, kaj ŝi perdis unu el siaj vitraj pantofloj.

La princo ŝin serĉadis en la tuta palaco; sed la gardistoj diris al li, ke neniu trapasis la pordon, escepte malriĉa junulino.

La princo tamen trovis la pantoflon kaj por koni kien Cindrulino foriris, li proklamigis ke li edziĝos la junulinon, kiu povos piedvestiĝi per la vitra pantoflo.

Ĉiuj virinoj provis piedvestiĝi per la pantoflo, sed vane. La fratinoj de Cindrulino ankaŭ penadis por piedvestiĝi per ĝi, sed ili ne sukcesis. Tiam la juna fratino petis, ke oni permesu al ŝi provi la pantoflon, kaj ĝi troviĝis tute taŭga por ŝi; tiam ĝoje la princo vidis, ke ŝi posedis ankaŭ la duan pantoflon, kaj li tuj rekonis, ke Cindrulino estis la belega princino, kun kiu li dancis dum la balo.

[Ilustraĵo: La pantoflo troviĝis taŭga...]

Iv

Oni ne povas imagi la koleron kaj envion de ŝiaj fratinoj; sed subite la bapto-patrino feino aperis, denove tuŝis Cindrulinon per sia vergeto, kaj ŝia robaĉo ŝanĝiĝis en belegan silkan robon, tute decan por edziniĝa festo.

«Prenu ŝin por esti via edzino, kara princo, diris la feino. Ŝi estas inda je amo via, ĉar ŝi estas pacienca, ĝentila kaj tre lerta; ŝi ja estos bonega edzino.»

Kaj turnante sin al la fratinoj: «Lernu, ŝi diris, ke ĉiam estas saĝe, kaj tiel singardeme kiel grandanime, esti bona al ĉiuj sendiference, al riĉuloj kaj malriĉuloj, al fratino aŭ al duon-fratino. Nun vi devas atendi vian pardonon, el la boneco de Cindrulino.»

Tial Cindrulino fariĝis la edzino de l' Princo, kaj la infanoj disĵetis rozojn sur la stratojn, kiam geedzoj eliris el la preĝejo.

Cindrulino pardonis al siaj fratinoj kaj estis tiel bona al ili, ke ili sincere pentis pri siaj pasintaj krueleco kaj maljusteco. Ŝi montris sin bona reĝino, tial ke ŝi ja eksperimentis malriĉan vivadon; kaj ŝia edzo, kaj ŝiaj infanoj ĉiam amis ŝin tre kore.

La vitraj pantofloj estis metitaj en vitra kesteto, kaj ofte la Princo ilin montris al siaj infanoj, kaj al ĉiu el ili rakontis kiamaniere Cindrulino iris al la Balo.

En la txt-versio, kursiva teksto estis markita kiel: kursivo

En Esperanto, «la» estas ofte ŝanĝita al, «l' » (l+apostrofo+spaco). Ĉi tio estas traktata kiel aparta vorto kaj ne estas alfiksita al la sekva vorto.

The book keeps going

Keep reading, and see it illustrated

Reading is free forever. Sign up and watch scenes appear while you read.

Illustrated scene from The Adventures of Sherlock HolmesIllustrated scene from FrankensteinIllustrated scene from The Great Gatsby

Scenes Storieta drew for other classics.

New illustrated classics

A new classic, drawn, in your inbox.

Once or twice a month: the latest books to get full character casts, scene art, and free comic editions. No account needed.